— Mi konsentas, — diris Pokozorgo, — ke la dua, la kvara kaj la sesa partoj de lia Eneado estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneon, kaj la fortikan Kloanton, kaj la amikon Aĥato, kaj la malgrandan Askanion, kaj la stultan reĝon Lateno, kaj la burĝan Amatan, kaj la malinteresan Lavinian — mi ne povas imagi ion pli senvervan kaj malagrablan. Mi pli ŝatas Tason kaj la fantaziegajn fabelojn de Ariosto.
— Permesu demandi vin, sinjoro, — diris Kandido, — ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacion?
— Estas maksimoj, — diris Pokozorgo, — el kiuj mondumano povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, pli facile gravuriĝas en la memoron; sed min lasas tute indiferenta lia vojaĝo al Brindizio, kaj lia priskribo de malbona tagmanĝo; kaj de la kanajla disputo inter iu nekonata Rupilio, kies paroloj, li diras,
Kandidon, edukitan pri nenio juĝi mem, la aŭdata tre mirigis; kaj Marteno opiniis, ke la pensmaniero de Pokozorgo estis sufiĉe saĝa.
— Ho, jen verkaro de Cicerono! — ekkriis Kandido. — Mi pensas, ke relegado de la verkoj de tiu granda homo neniam vin enuigas, ĉu?
— Neniam mi legas ilin, — respondis la Veneciano. — Kial min interesu, ke li pledis por Rabirio aŭ por Kluencio? Al mi sufiĉas la procesoj, kiujn juĝas mi mem. Pli volonte mi legus liajn verkojn filozofiajn; sed kiam mi vidis, ke pri ĉio li dubas, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li, kaj ke mi bezonas nenies helpon por resti senscia.
— Ha, jen estas okdek volumoj el verkaĵoj de scienca akademio! — ekkriis Marteno. — Eble ĉi tie estas io valora.
— Ĝi estus, — diris Pokozorgo, — se almenaŭ unu el la aŭtoroj de tiu fatraso elpensus, ekzemple, la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu utila afero.
— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, — diris Kandido, — en la Itala lingvo, en la Hispana, en la Franca!
— Jes, — diris la senatano, — estas tri mil da ili, sed malpli ol tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek iu alia.
Marteno ekvidis bretaron da anglaj libroj. Li diris:
— Mi supozas, ke al civitano de respubliko plaĉas plejparto da tiuj libroj klare verkitaj.
— Jes, — respondis Pokozorgo, — estas bele skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de la homo. En la tuta Italio, oni skribas nur kion oni ne pensas; kiuj loĝas en la patrujo de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen permeso de Dominikano. Mi estus kontenta pri la libero, kiu inspiras la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partieco ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu grandvalora libero.
Kandido, ekvidinte libron de Miltono, demandis al Pokozorgo, ĉu li konsideras tiun aŭtoron granda homo.
— Ĉu Miltonon? — redemandis Pokozorgo. — Tiun barbaron, kiu longe komentarias la unuan ĉapitron de
Kandidon tiuj paroloj tre ĉagrenis; li respektis Homeron, iom li ŝatis Miltonon.
— Ho, ve! — li diris mallaŭte al Marteno, — mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj poetoj Germanaj.
— Ne estus en tio granda domaĝo, — diris Marteno.
«Ho, kia supera homo!» diradis Kandido tradente. «Kia granda geniulo estas tiu Pokozorgo! Al li nenio plaĉas.»
Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandido laŭdis ĉiujn ĝiajn belaĵojn.