— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu la imperiestro Aĥmedo, ĉu la imperiestro Ivano, ĉu la reĝo Karlo-Edvardo, ĉu mi?
— Mi ne scias, — diris Marteno. — Necesus penetri en viajn korojn por ekscii tion.
— Aĥ, — diris Kandido, — se Pangloso ĉeestus, li tion scius kaj al ni dirus.
— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Pangloso povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero estas milionoj da homoj centoble pli kompatindaj ol la reĝo Karlo-Edvardo, la imperiestro Ivano kaj la sultano Aĥmedo.
— Tio povas esti, — diris Kandido.
Post kelkaj tagoj oni atingis la markolon de la Nigra Maro. Kandido tre kare elaĉetis Kakambon, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis sur galeron por iri al la bordo de la Marmora maro serĉi Kunegundon, kiel ajn malbeliĝintan.
Inter la remistoj du punlaboruloj remis tre malbone, kaj la Levantena mastro iam-tiam skurĝis ilin per bovtendeno sur la nudajn ŝultrojn. Obeante naturan movon, Kandido rigardis ilin pli atente ol la aliajn remistojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelkaj trajtoj de iliaj misformitaj vizaĝoj ŝajnis al li iel simili Pangloson kaj tiun malfeliĉan Jezuiton, tiun baronon, la fraton de Kunegundo. La simileco lin kortuŝis kaj malgajigis.
— Ververe, — li diris al Kakambo, — se mi ne vidus pendumata majstron Pangloso, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi pensus, ke ĝuste ili remadas sur ĉi tiu galero.
Aŭdante la vortojn
— Haltu! Haltu sinjoro, — ekkriis Kandido; — mi donos al vi tiom da mono, kiom vi postulos.
— Kio! Kandido! — diris unu el la punuloj.
— Kio! Kandido! — diris la alia.
— Ĉu tio estas sonĝo? — diris Kandido. — Ĉu mi maldormas? Ĉu mi estas en ĉi tiu galero? Ĉu tio estas la barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Pangloso, kiun mi vidis pendumata?
— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, — respondis ili.
— Ah ha! Ĉu tio estas la granda filozofo? — demandis Marteno.
— He! sinjoro ŝipestro, — diris Kandido, — kiom da mono vi postulos por elaĉeti sinjoron Tunder-ten-tronk, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Pangloso, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?
— Kristana hundo, — respondis la Levanteno, — ĉar ĉi tiuj du hundoj, la Kristanaj punlaboruloj estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili kvindek mil dukatojn.
— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Istanbulo, kaj vi tuj ricevos la monon. Ne, pli trafe: konduku min al fraŭlino Kunegundo.
Sed jam ĉe la unua propono de Kandido la Levantena mastro turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.
Kandido centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Pangloson.
— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? Kaj, mia kara Pangloso, kiel vi vivas post kiam oni vin pendumis? Kaj kial vi ambaŭ estas punlaboruloj sur galero en Turkio?
— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? — demandis la barono.
— Jes, — respondis Kakambo.
— Mi do revidas mian karan Kandidon! — ekkriis Pangloso.
Kandido prezentis al ili Martenon kaj Kakambon. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis Judon, al kiu Kandido vendis por kvindek mil dukatoj diamanton, kiu valoris cent mil; la Judo ĵuris per Abrahamo, ke li ne povas pagi pli kare. Kandido tuj pagis la elaĉeton de la barono kaj de Pangloso. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj malsekigis ilin per larmoj; la alia dankis al li per kapsigno kaj promesis redoni ĉi tiun monon al li ĉe la unua okazo.
— Sed ĉu estas eble, ke mia fratino estas en Turkio? — li diris.
— Nenio estas pli ebla, — rediris Kakambo, — ĉar ŝi frotpurigas la vazaron ĉe iu princo Transilvania.
Oni tuj venigis du Judojn; Kandido vendis ankoraŭ kelkajn diamantojn, kaj per alia galero ili ekveturis por liberigi Kunegundon.
28. Kio okazis al Kandido, Pangloso, Marteno ktp
— Pardonon, mi denove petas, — diris Kandido al la barono; pardonon, respektinda patro, pro tio, ke mi forte trapikis vian korpon per spado.
— Ni ne plu parolu pri tio, — diris la barono. — Mi parolis iom tro akre, tion mi agnoskas; sed, ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi min vidis galerulo, mi diros al vi, ke baldaŭ post kiam la frato apotekisto de la kolegio kuracis mian vundon, min atakis kaj forrabis Hispana taĉmenteto; oni min metis en malliberejon en Bonaero tuj post kiam mia fratino forlasis la urbon.