La sorto jhetis lin jen tien, jen tien... Li estis la sola viro de la jarcento, kiu tiel klare ekkonis la malperfektajhon en la antaua kaj samternpa eduk- kaj instrusistemo, montris en sia chefverko «Didaktiko», tio estas «arto de la arta instruado», al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj... kaj instrui al ghi utilajn sciojn...
Sed nia intereso estu direktata je la laboroj de Komensky koncerne artefaritan lingvon universalan...
La penadoj de Comenius celis al plibonigo de la mondo... El chi tiu fonto venis ankau liа penado pri artefarita lingvo universala, per kiu oni devus kulturadi la pansofion kaj disvastigadi lumon de sagho kaj civilizacio universala inter chiuj nacioj, ech plej malcivilizitaj, kaj tiel prepari kaj ebligi la repacigon kaj unuighon de homaro, la reformon de la mondo... De 1641 li jam meditas... pri nova ilo de la interkomprenigho, konstatante, ke «certe estas pli facile, ke chiuj lernu unu aferon, ol unu homo chion» [106, p. 6-8].
A. FERNANDEZ
EL "SENGHENAJ DIALOGOJ"
La evoluo de nia shtorme agitata epoko baldau ne plu permesos, ke mezkultura homo estu nescia pri la chefaj fortoj kaj impulsoj, kiuj profunde regas en la nature Fundamentaj prisciencaj demandoj ja tiel forte povas influi nian pensmanieron (sekve, nian konduton), ke ni ne rajtas ilin ignori - ili estas tro gravaj por resti izolitaj de ghenerala publiko.
Bedaurinde, por la ghenerala publiko chio sciencoza ofte elvokas senton de malshato kaj enuo... Tiun antipation de la publiko klopodas venki la sciencpopulariga literaturo. «Senghenaj dialogoj» estas plua provo en tiun direkton. Per fresha lingvajho ghi invitas la leganton gustumi la plej interesajn aspektojn de pluraj atingoj el fiziko, biologio... Gravito estas cheftemo de la unua dialogo.
UNUA DIALOGO
«...Terano estas respektinda scienculo... Regule lin vizitas liaj genevoj, Pensuto kaj Dubinja... Jen kion ili hodiau ekscias pri...
LA MISTERA GRAVITO
Terano. Envenu, envenu! Mi vidas lau viaj brunozaj vizaghoj, ke vi ghuis sunplenajn feriojn! Mi ech suspektas, ke vi estis en montara regiono...
Dubinja. Prave, Ochjo! Vi sendube konjektas tion el la eleganta irmaniero de mia frachjo, chu?
Terano. Ha...?!
Pensuto. Afabla fratineta aludo al falo, kiun mi faris de sur krutajho... Postrestis kontuzita piedo, same kiel pli da respekto por la tera gravito!
Terano. Nu, Pensuto, konsolighu: vi ja skue interkonatighis kun unu el la plej misteraj kaj senindulgaj naturfortoj. La gravito superregas nian vivon ekde nia naskigho. Ekde pratempoj la homo sentas sin gluita al la tera surfaco, kiel musho al siropo. Chu mirige, ke li chiam jhaluze okulumas al chielo, birdoj kaj nuboj?... Jen kial en mitoj kaj legendoj tiel abundas rakontoj pri komun-homa revo: eskapi la gravitan tiranecon!
Dubinja. Poezia balzamo por dolora piedo...
Terano. La nuntempo, malpli poeziema sed des pli praktika, abrupte shanceligis tiun tiranecon - ni ja sukcesis venki la teran graviton kaj modeste, kvankam decide, eniri la Kosmon». [100, p. 13, 14].
STOJAN DJOUDJEFF
LA GENEZO DE LA POPOLKANTOJ
Popolkantoj estas produktoj de arto sinkretisma: che ili роеzio, muziko kaj danco kunestas sur komuna bazo - la ritmo. En la folkloro ne ekzistas versajhoj (poemoj) sen melodio, poezio sen muziko. Chiuj versajhoj estas kantataj, ofte ankau dancataj. La recitative plenumataj tekstoj estas ankati speco de kantoj. En ili la muziko de la melodio kaj muziko de la parolo estas ghemelaj. Pli prave, la muziko de la melodio kreskas, shprucas spontane el la naturaj sonoj de la paroloj.
Oni povas konsideri la muzikon kiel specon de tria signalsistemo, konstruita sur la fundamento de la dua signalsistemo (la lingvo) kaj konsistanta el signaloj de la parolaj signaloj, ligitaj al la t. n. kondichitaj refleksoj.
En tiu chi rilato la belga komponisto Andre Modeste Gretry tushis la kernon de la problemo, difinante la karakteron de la tonarto: «La musique ne copie point les objets, mais la parole qui les decrit» - aserto, kiun ni povas traduki pli-malpli libere: «La muziko ne pentras («kopias») la objektojn mem (kiel la lingvo, la vorto ilin pentras, rim. de la tradukinto), sed la parolojn, kiuj ilin priskribas».
Efektive, la muziko estas speco de lingvo - «lingvo de la korо» - kiu havas sian gramatikon kaj sintakson, sian morfologion, etimologion, semantikon kaj stilistikon. Kiom ajn malsimila al la ordinara lingvo, tiu chi «triasignala lingvo» estas intime ligita al la duasignala kaj en multaj rilatoj dependas de ghi [138, p. 95].
Stojan Djoudjeff (Ghughev) - d-ro de filozofio el la Universitato de Parizo, chefo de la katedro kaj ordinara profesoro pri muzikteorio che la Shtata Akademio de Muziko en Sofio.
L. L. ZAMENHOF
LA ESPERO
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.
Ne al gravo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion;
al la mond' eterne militanta
ghi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,