Tiu serpento estis la ĝusta antitezo de la unua. Ĝi rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon. Ni tre ŝatis ĝin, kaj ĝi iĝis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun ĝi kion ajn, kaj ĝi ne protestis, sed nur plaĉe glitetis silke. La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis sufiĉe da ili kaj la negoco daŭris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke ĝi estis duonmorta jam ĉe alveno. Syd preskaŭ elŝiris sian hararon. "Kia damnita sorto!" li diris. "Ĝio iras malbone. Kion mi faru nun?"
Ni atendis dum pluraj tagoj, kaj Syd dume klopodis trovi solvon. Li serĉis ion alian por interesigi la homojn, Unu bazarulo ne povis elteni la malaltan enspezon, do pardonpetis kaj foriris. Syd trovis interesilon por la foiro. Li aranĝis, ke profesia fastisto envenu. La fastisto enportis munteblan kestegon el ligno kaj vitro kaj starigis ĝin en la mezo de la halo. Li aranĝis vandon por parte ŝirmi ĝin de libera vido. Ekster la halo li fiksis reklamafiŝojn, kiuj anoncis, ke li estas mondfama, ke li jam rezistis kontraŭ nemanĝo dum tiom da tagoj, kaj ke nun li restos en la kaĝo tage kaj nokte por provi superi la ĝistiaman rekordon. Li plu anoncis, ke la foiro restos malfermita dumnokte, tiel ke iu ajn povos enveni kaj kontroli, ke li ne manĝas. La prezo por vidi lin estis ses pencoj.
Ni sciis, ke fastanta homo ordinare vekas grandan intereson en Blackpool, precipe post paso de iom da tempo. Sed preskaŭ neniu interesiĝis. Post iom pli ol du semajnoj la fastisto elvenis sakrante kaj plendante amare, ke li eĉ ne povas enspezi sufiĉe... por manĝi.
Post tio Syd lasis fali la manojn. Li dankis nin pro nia kamaradeca helpo. Li postulis nenian pagon kaj konsilis al ni ĉiuj foriri. Li mem sukcesis reluigi la halon al iu aŭkciisto, kaj rehavis iom de sia mono.
Liza kaj mi havis la stokon, sed nia mono plene elĉerpiĝis.
26. VORTO AMEMA EL BUŜO BLASFEMA.
Liza kaj mi travagis Blackpool por trovi lokon, kie ni povus disvendi nian stokon al la publiko, sed ĉiuj standoj estis jam okupitaj. Ni manĝis mizere sed estis sufiĉe kontentaj. Nia malbona sorto ne ĝenis nin kaj ni eĉ povis ridi pri la malfacilaĵoj, kiujn ni spertis. Interalie ni enketis ĉe mezaĝa paro, kiun ni konis supraĵe, kaj ni ofte babilis kun ili ĉe ilia stando en la Blackpool'a "Olympia". Ĉiuj nomis ilin per la nomoj Lottie kaj Foster. Mi neniam eksciis la familian nomon de Lottie nek la antaŭnomon de Foster. Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare kaj ofendiĝis kaj eĉ mienis minace, se oni kontraŭis liajn fuŝajn asertojn. Lottie estis simpatia; sed ŝia elekto de emfazaj vortoj estis tre ŝoka. Estis videble, ke ŝi estis iam tre bela junulino, malgraŭ la signoj de aĝo kaj diboĉo, kiuj regis sur ŝia vizaĝo. Ili ambaŭ forte drinkadis kaj ofte estis parte ebriaj dum la laboro. Laŭtaj kvereloj ofte okazis inter ili, kaj dum tiuj kvereloj la reciprokaj insultoj ne taŭgis por delikataj oreloj. Lottie kaj Foster estis edziĝintaj... sed ne unu al la alia.
Ili ofte invitis nin al kundrinko; sed ni ne emis, kaj cetere ni ne havis monon. Ili bone sciis pri nia malriĉeco kaj insistis pagi la drinkelspezon, se nur ni akompanus ilin al la drinkejo. Sed al ili eĉ ne venis en la kapon proponi pagi manĝon aŭ eĉ tason da teo. Tian proponon, cetere, ni ne povus akcepti, ĉar ni ne povus reciproki; sed mi rekonstatis ion, kion mi ofte rimarkis ĉe drinkuloj. Se drinkuloj disponas pri mono, ili ĉiam estas pretaj libere regali per drinkaĵoj kaj ofte ofendiĝus, se oni malakceptus; sed se oni petas de ili kelkajn pencojn por aĉeti sandviĉon aŭ alian simplan manĝaĵon, ili tuj komencas preteksti por eviti tiun komplezon.
Ili havis kelkmonatan infanon, kaj Lottie amegis ĝin. Iun tagon mi renkontis ŝin, dum ŝi promenis veturigante la infanon en ĉareto.
Mi parolis al ŝi, kaj ŝi fiere montris al mi sian infaneton. Estis vera plezuro vidi, kiel ŝia vizaĝo radiis pro amo, kiam ŝi dorlote parolis al ĝi. Sed ŝi alparolis la infanon ne per la kutimaj amvortoj. Ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis naŭzon. Mi aŭskultis mirigite, ĉar tiuj maldecaj vortoj estis tiom amplene ŝargitaj kaj mieldolĉe diritaj, dum ŝi dorlotis, karesis kaj kisis la infanon, ke iel ilia krudeco iĝis bela kaj tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj. Estis tre stranga sperto konstati, ke mi aprobas kaj eĉ ĝuas tian trivialecon. Dum ŝi sin okupis pri la infano, ŝia vizaĝesprimo hele beliĝis, ŝiaj okuloj iĝis mole karesemaj, kaj mi vidis tiun diboĉulinon transformiĝi al sanktulino. Neniam antaŭe mi spertis aŭ eĉ imagis ion tian.
27. DEKSTRA MANO NE SCIU KION FARAS LA MALDEKSTRA.