Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: "Mil dankojn al vi, amiko!" Tia estis mia humoro, Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon, kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.
"Nu," mi pensis, "mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas:
Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la aŭto daŭrigis sian vojon, ĉar ĝi estis plena de homoj. Domaĝe. Kiel mi povus vidi, ĉu aŭto estas plena, kiam ĝi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo ĉe la okulo kaj (mi aldonis) radiosendilo por paroli al la aŭtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.
Venis alia aŭtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la aŭto estis pli proksima. Ĉe la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antaŭen, mi igis la aŭton halti. Sen peti pardonon, mi diris: "Ĉu vi iras al Preston?" Li jesis, kaj mi diris: "Dankon - ĉu vi komplezus? Mi trafis en embarason." Kaj sen plu diri aŭ heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la aŭtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan aŭton? Mi klarigis, ke mi ne havas aŭton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia naturŝajna aŭtoritateco kaj eĉ mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas aŭton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis ĉifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke eĉ ŝarĝaŭtomobilo atentu ilin.
En Preston mi facile "kroĉis," aŭton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria aŭtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandviĉoj, kiujn li aĉetis en ĉevoja trinkejo.