Liza aranĝis kun butikisto vendi en lia butiko la "Suk-spilojn" (por ĉerpi sukon el citronoj). La aranĝo kun la butikisto estis la kutima - nome, ke ŝi uzu lokon en la butiko por montri kaj vendi ilin kaj ke li ricevu trionon de la tuta enspezo. Mi helpis al ŝi loki tablon flanke de la enirejo kaj fiksi tie kaj tie reklamojn. Ni sternis vakstolon sur la tablo tiel, ke ĝi penci s kovrante la antaŭon de la tablo.
La "spilo" estis aluminia tubo iom pli dika ol krajono kaj sufiĉe longa por trapiki citronon. Tiu tubeto estis plena de truoj. Ligna bastoneto konvena al la tubkalibro kompletigis la spilon. Laŭ la ekspono oni simple puŝas la tubeton tra la citrono laŭlonge kaj iom oblikve, enŝovas interne la stangeton por senigi la tubon de pulpo kaj semoj, poste elprenas la stangeton. Post tio necesas simple cirkaŭpremi la citronon per la mano kaj la suko elfluas aŭ gute aŭ fontane, konforme al la daŭro de la premo. Do jen oni havas kranon, el kiu facile venas suko senpulpa kaj sensema... klarigas la eksponisto... kaj tiel facile oni povas reguligi gute li sukon, por delikate aromi manĝaĵojn aŭ aspergi fiŝon aŭ eĉ dike fluigi la sukon, en iu ajn konvena kvanto. Poste oni povas remeti la bastoneton kaj tiel sigeli la citronon, tenante la restan sukon freŝa dum longa tempo. Tiel facila ĝi estas.
Liza uzis plenmaturajn citronojn kaj forte rulpremis ilin prepare, knedante ilin, ĝis ili fariĝis tute "kaŭĉukaj". Eĉ post tio ŝi devis fortege premi ilin per la mano, dum ŝi eksponis, kaj devis serene kaŝi de la kliento, kiel energie ŝi premas.
La vetero estis favore pluva, kaj ŝi sufiĉe vendis, sed la vendoprezo estis nur po ses pencoj, el kio du pencoj estis por la butikisto. Do malmulto restis por aĉeto de nova stoko kaj por vivado. Krome oni devis uzi multajn citronojn, ĉar necesis unu citrono por ĉiu ekspono. Ĉiufoje oni povas vendi unu-du ĝis ses aŭ sep, sed povas okazi sufiĉe ofte, ke ekspono neniom vendigas. Liza kutime revenis hejmen post la tagfino laca kaj kun mano, kiu doloris pro streĉado. La laboro estis monotona, kvankam unu tagon Liza rakontis amuzan okazintaĵon. Sinjorino envenis, atentis la eksponon, kaj poste postulis dekdu spilojn. Liza demandis: "Ĉu vi aĉetas la dekduon por disdonaci ilin al amikoj?"
"Ho, ne," ŝi respondis naive-sincere. "Mi mem havas hejme dekdu citronojn!" Dum Liza laboris, mi serĉis manieron starigi komerceton, sed mi ne sukcesis. La vendado de Liza pligrandiĝis, kaj kiam mi diris al ŝi laŭde, ke ŝi plispertiĝas, ŝi respondis nur per enigma rideto. Unu matenon, iom post la deka, Liza revenis de la laboro.
"Kio do?" mi demandis. "Ĉu vi ne laboras hodiaŭ?"
"Nek hodiaŭ nek morgaŭ nek iam plu en tiu butiko. Oni ĝentile forpelis min afable min puŝis tra la pordo!"
"Sed pro kio?"
"Pro tio, ke la butikestro estas stulta. Kiel vi scias, mi multe pligrandigis la vendadon lastatempe, sed ĉimatene li decidis, ke tio ne plaĉas... jen pro kio!"
"Nu, nu, Liza, mi konas vin. Bonvolu rakonti la cirkonstancojn! Neniu butikisto estas tiom stulta, ke li forpelus vin tial, ke vi bone enspezas! Tio ne havas sencon. Kion alian vi faris? Ĉu vi eble vendis spilon al lia edzino, aŭ ĉu vi asertis ke vi povas per ĝi elpreni la sukon el melono aŭ vinbero?"
"Kia suspektema homo vi estas! Vi ja scias, ke mi ne malĝuste raportus! Okazis jene. Ĉi-matene mi alvenis iom frue al la laboro, kaj antaŭ mia veno amikoj de la butikestro vizitis lin. Li fanfaronis pri la spilo kaj fiere montris ĝin al ili. Li prenis nepreparitan citronon, trapikis ĝin per la spilo kaj manpremis tiom forte, ke li preskaŭ frakasis la pojnon. Li sukcesis eligi sufiĉe da suko por sattrinkigi muŝon. Mi povas imagi, ke li ruĝiĝis pro honto antaŭ siaj konatoj, kiam ili vidis ke la kvanto da suko ne superis la kvanton da ŝvito sur lia frunto. Post tio li esploris kaj eltrovis, kiel mi pli bone eligis sukon kaj pli bone vendis lastatempe."