En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aŭ ridiga aŭ naŭza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Ĉar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firmao, ĉu ne? La sento de supereco super la taĉmento da pigmeoj, kiun ili antaŭnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur ĉiun, kiu povas aŭskulti sen oscedi. Naiva aŭskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo ĉiam nomas per "ni", bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj eĉ parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise, por ke la mondo genufleksu antaŭ tia komerca geniulo.
Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. "Ne estas eble," li diris. "Ni aĉetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan ŝanĝon en la fako kaj intencas transloki la lignaĵan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, hm, la
"Vi ja estas grava persono," mi diris humile.
"Ho, estas mia laboro," li diris kun pseŭda modesteco. Kun la ofico venas la devoj, sciu."
"Ĝu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?"
"Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto."
"Pri tio mi fidas al via juĝo," mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.
"Ne timu, demandu libere!" li diris grandanime.
"Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?"
Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin. De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.
"Vik," ŝi vokis, "kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo."
Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.
"Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin," ŝi daŭrigis. "Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank al la lasta mikroskopa ŝanceto vi sukcesis eltiri vin?"
Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.
"Jes, jes," mi diris. "Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaŭ ol mi forlasos Liverpool."
Kaj mi iris rekte, kvazaŭ mi devus rapidi al iu speciala celo.
En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaŭ netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Ĉu mi provu ĉe la firmao Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian ŝancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urĝe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus ŝanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sei eble ĉe la supro... ne, eĉ tie ne. Cetere mi ne posedis antaŭan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: