«Sinlimigadon», ripetis Snitchey. «Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus
propraĵon. Sed en tiu okazo devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas al eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden.»«Kelkajn centojn da funtoj?» diris la kliento. «Kaj mi foruzadis milojn!»
«Tion ĉi», respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, «tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi», ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon.
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
«En la vero, mia estimata[62]
amiko…»Sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: «Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.»
«Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi», diris la kliento. «En la vero, miaj estimataj amikoj», — li
sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon — «ankoraŭ tute ne scias, kiel malbone estas al mi.»Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
«Mi estas ne sole terure enŝuldigita», diris la kliento, «sed ankaŭ terure…».
«
?»[63] ekkriis Snitchey.«Jes!» diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante
«Kaj ne en heredantinon?» demandis Snitchey.
«Ne en heredantinon.»
«Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?» daŭrigis demandadi la advokato.
«Ne riĉa, kiom mi scias — esceptinte je beleco kaj virto.»
«Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?» diris sinjoro Snitchey kun akcento.
«Kompreneble!»
«Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.
«Tamen!»[64]
respondis la kliento.«Ne en
pli junan filinon?» demandis Snitchey.«Tiel estas!»[65]
estis la respondo de sinjoro Warden.«Sinjoro Craggs», diris Snitchey tre faciligite, «
permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al , sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone.»«Ni scias tion ĉi bone», ripetis Craggs.
«Mi eble ankaŭ scias», estis la respondo de la kliento. «Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke vi estas spertaj homoj, kaj vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?»
«Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso», diris sinjoro Snitchey, «kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj…».
«Okazoj!» interrompis lin senpacience la kliento. «Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol
juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?»«Mi pensas, sinjoro», diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, «mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj — kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ
«Kaj sinjoro Alfred Heathfield — ankaŭ speco de kliento, sinjoro Snitchey», diris sinjoro Craggs.
«Kaj sinjoro Michael Warden, ankaŭ speco de kliento», trankvile aldonis la gasto, «kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dek du jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kuŝas la fruktoj kaj ankaŭ rimedoj por penti kaj fariĝi pli prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si.»
«Efektive, sinjoro Craggs?» komencis Snitchey.
«Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs» interrompis ilin la kliento. «Vi konas
rilate klienton, kaj scias ankaŭ certe, ke ne estas necesigitaj miksi en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al . Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni».