«Post unu semajno», diris Snitchey. «Sinjoro Craggs?…»
«Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus», respondis Craggs.
«Post unu monato», diris la kliento, observinte
vizaĝojn. «De hodiaŭ post monato mi forveturos.»[71]«Ĝi estas tro longa tempo», diris Snitchey; «tro longe. Sed ĝi tiel restu.» («Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn», murmuris li al si mem.) «Ĉu
volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!»«Bonan nokton!» respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. «Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo!»
«Gardu
sur la ŝtuparo, sinjoro!» diris Snitchey; «ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!»«Bonan nokton!» respondis sinjoro Warden.
kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.«Kion
diras al tio ĉi, sinjoro Craggs?» diris Snitchey.Sinjoro Craggs balancis la kapon.
«Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras», diris Snitchey.
«Jes, jes», diris sinjoro Craggs.
«Eble li trompiĝas», daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; «sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi», diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj
kandelon, «kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli la karaktero de ŝia fratino.»«Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion», rimarkis Craggs.
«Mi efektive ion donus», diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, «se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie,[72]
ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros«Nenion pli», respondis Craggs.
«Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente», diris Snitchey balancante la kapon. «Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l’ vivo», — li denove balancis la kapon, — «mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu
havas ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon.»Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.
Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen
ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi kraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.«Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo», legis Marion el la libro, «kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo…»
«Kara Marion!» diris Grace.
«Mia museto!»[73]
ekkriis la patro, «kio estas al vi?»Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.