Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa kaj pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga.
, kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.«Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs», li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.[77]
«Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!»
«Dio!» respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: «Mi volus ke mi
estu, Britain!»«Kio?»
«Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi!»
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis.
«Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi», li diris; «malfeliĉa Clemency!»
Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li.
«Jes», ŝi konsentis, «mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere?»
«
«Vi efektive pensas, ke ne?» diris Clemency tute senkulpe[78]
.Sinjoro Britain balancis la kapon. «Nenia espero por tio ĉi!»
«Pripensu nur!» diris Clemency. «Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain; ne vere?»
Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed... jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.
«Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!» ekkriis Clemency.
«Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos», diris Benjamin, «certe ne».
«Sed ŝi ne vivus tiel feliĉe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon», diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, «se mi antaŭe ne estus — ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo:
vere, Britain?»«Certe», respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.
«Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!»
«Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi!» diris Clemency.
«Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj ali
», daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, «ĉar mi ĉiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo.»«Efektive!» ekkriis mirante Clemency.
«Jes», diris sinjoro Britain; «du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo — per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la
de muskato.»Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.
«Lig-ita», li serioze aldonis, «kun fingringo».
«Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?» rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton. «Tia kerna diro,
vere?»«Mi cetere ne scias», diris sinjoro Britain, «ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.»
«Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis», diris Clemency.
«Ha!» diris sinjoro Britain. «Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!»
Tute ne ofendiĝante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: «Ne, mi ankaŭ tiel pensas»[79]
.«Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi», diris sinjoro Britain.
«Ho mi pensas, vi estas prava», diris Clemency. «Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas».
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. «Kiel naiva vi estas, Clemency», li aldonis
ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.«Sed mi tamen vin amas», diris sinjoro Britain; «vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.»
«Efektive!» respondis Clemency. «Nu, tio ĉi certe estas tre bon
de via flanko.»