«Jes, jes», diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por elbati; «mi vin ne forlasos. Aŭskultu! estas stranga bruo!»
«Bruo!» ripetis Clemency.
«Paŝoj ekster la domo. Sonis, kvazaŭ iu desaltas de la muro.»
«Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito?»
«Ho, nun ili ĉiuj iris dormi.»
«Ĉu vi nenion aŭdis?»
«Ne
!»Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis.
«Mi ion diros al vi», diris Benjamin kaj deprenis lanternon; «mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi ir
s dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy.»Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris «tre povas esti», sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn.
«Estas tiel silente, kiel sur la tombejo», diris Clemency, rigardante post li; «kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige!»
Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila figuro al ŝi proksimiĝis. «Kiu tie?»
«Silentu!» murmuretis al ŝi ekscitite Marion. «Vi min ĉiam amis, ne vere?»
«Amis? infano! Certe!»
«Mi
scias. Kaj mi povas al vi konfidi, vere? Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi«Jes»[80]
, diris Clemency kore.«Iu estas ekster la domo», diris Marion kaj montris al la pordo, «kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!»
Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis
figuron, starantan antaŭ la pordo.«En minuto
povas esti malkaŝita»[81], diris Marion. «Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos.»Li salutis ŝin per la mano kaj malaperis.
«Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi!» diris Marion kun maltrankvila rapideco. «Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun
. Ho, ne perfidu min!»Marion kaptis ekscitite ŝian manon kaj premis ĝin al la brusto — movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste ŝi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la ĉambron.
«Ĉio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago», diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. «Unu el la sekvaĵoj de viva fantazio. Ha! kio estas?»
Clemency, kiu ne povis kaŝi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur seĝo.
«Kio estas?» ŝi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviliĝi kaj rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon. «Estas bele de via flanko, Britain! Antaŭe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ kio … Kio estas? Ho, jes!»
«Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy», diris sinjoro Britain, tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, «tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa», li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi; «kaj vi estis ja ankaŭ tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?»
Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.
Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.
«Malfermu la pordon», ŝi diris, «kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos».
Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi
malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Marion.
«Mi scias nur malmulte, kara infano», diris Clemency, «tre malmulte; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bona. Pripensu, kion
faras».«Mi multajn fojojn ĝin pripensis», diris Marion kviete.
«Ankoraŭ unu fojon», petegis Clemency «ĝis morgaŭ!»
Marion balancis la kapon.
«En la nomo de sinjoro Alfred», diris Clemency. «Pro li, kiun
iam tiel amis!» Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ripetis: «Iam!» kvazaŭ tiu ĉi vorto disŝirus al ŝi la koron.«Lasu min eliri», petis Clemency. «Mi diros al li, kion
volas. Ne eliru tiun ĉi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio ĉi ne povas alporti bonon. Ha, ĝi estis tago de malfeliĉo, kiam oni tien ĉi alportis sinjoron Warden! Pensu pri bona patro, mia kara — pri fratino.»