«Mi
faris», diris Marion kaj rapide levis la kapon. «Vi ne scias, kion mi faras. MiKonfuzita kaj malĝoja Clemency turnis la ŝlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.
Tie li alpaŝis al ŝi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu ŝi tenis Clemency’
n, tremis, aŭ malvarmiĝis kiel la mano de malvivulo, aŭ premis ŝin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion’on ĝis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis ĝin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.La pordo denove estis riglita kaj ŝlosita, kaj denove ŝi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun ŝi alportis, kvankam ŝi estis ankoraŭ juna, sed kun tiu esprimo sur la vizaĝo, por kiu jam antaŭe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra ŝiaj larmoj.
Ŝi ripete dankis sian pli malalt
an amikinon kaj konfidis al ŝi, kiel ŝi diris, plene kaj senkondiĉe. Feliĉe atinginte sian dormoĉambron, ŝi falis sur la genuojn kaj povis preĝi, havante sur la koro sian sekreton!Jes, kaj ŝi povis sin levi post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti — kvankam eĉ iom malgaje[82]
. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si, ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano!Kaj ŝi povis la brakon[83]
meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin defendante kaj amante kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.
Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.
La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu
Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.
Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastema malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan
[84] kaj ĝian konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la foliaro anglan saluton al la veno.Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.
En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis — ĝi estis la amataj floroj de Alfred[85]
, kaj tial Grace ilin elektis — tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.«La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina», diris Grace; «aŭ mi estas malbona profetino».
La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.[86]
«Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?»
Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.
«Mia arto plu ne povas iri, kara infano», diris Grace; «kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun.»
«Mi neniam sentis min tiel feliĉa», respondis tiu ĉi.
«Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno,[87]
tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi», diris Grace, «baldaŭ sin trovos Alfred kun ia juna edzino.»