Читаем La batalo de l' vivo полностью

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre . Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: «kial ne invitas alian?» aŭ: «mi scias, ke estos kontenta, se mi rifuzos», aŭ: «mi miras, ke ekster la povas danci», (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius[97] en la aktoj de edzoj virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la iletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj «por si Craggs» kaj por seso da aliaj personoj.

Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de iletoj de sinjorino Craggs.

Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj iletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.

La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.

«Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?»

«Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi», respondis la servanto.

«Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?»

«Ĝuste la , sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro.»

« disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno», diris la doktoro. «Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!»

Li vidis ĝin — jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.

Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!

Перейти на страницу:

Похожие книги

Чудодей
Чудодей

В романе в хронологической последовательности изложена непростая история жизни, история становления характера и идейно-политического мировоззрения главного героя Станислауса Бюднера, образ которого имеет выразительное автобиографическое звучание.В первом томе, события которого разворачиваются в период с 1909 по 1943 г., автор знакомит читателя с главным героем, сыном безземельного крестьянина Станислаусом Бюднером, которого земляки за его удивительный дар наблюдательности называли чудодеем. Биография Станислауса типична для обычного немца тех лет. В поисках смысла жизни он сменяет много профессий, принимает участие в войне, но социальные и политические лозунги фашистской Германии приводят его к разочарованию в ценностях, которые ему пытается навязать государство. В 1943 г. он дезертирует из фашистской армии и скрывается в одном из греческих монастырей.Во втором томе романа жизни героя прослеживается с 1946 по 1949 г., когда Станислаус старается найти свое место в мире тех социальных, экономических и политических изменений, которые переживала Германия в первые послевоенные годы. Постепенно герой склоняется к ценностям социалистической идеологии, сближается с рабочим классом, параллельно подвергает испытанию свои силы в литературе.В третьем томе, события которого охватывают первую половину 50-х годов, Станислаус обрисован как зрелый писатель, обогащенный непростым опытом жизни и признанный у себя на родине.Приведенный здесь перевод первого тома публиковался по частям в сборниках Е. Вильмонт из серии «Былое и дуры».

Екатерина Николаевна Вильмонт , Эрвин Штриттматтер

Проза / Классическая проза
Епитимья
Епитимья

На заснеженных улицах рождественнского Чикаго юные герои романа "Епитимья" по сходной цене предлагают профессиональные ласки почтенным отцам семейств. С поистине диккенсовским мягким юмором рисует автор этих трогательно-порочных мальчишек и девчонок. Они и не подозревают, какая страшная участь их ждет, когда доверчиво садятся в машину станного субъекта по имени Дуайт Моррис. А этот безумец давно вынес приговор: дети городских окраин должны принять наказание свыше, епитимью, за его немложившуюся жизнь. Так пусть они сгорят в очистительном огне!Неужели удастся дьявольский план? Или, как часто бывает под Рождество, победу одержат силы добра в лице служителя Бога? Лишь последние страницы увлекательнейшего повествования дадут ответ на эти вопросы.

Жорж Куртелин , Матвей Дмитриевич Балашов , Рик Р Рид , Рик Р. Рид

Фантастика / Детективы / Проза / Классическая проза / Фантастика: прочее / Маньяки / Проза прочее
Я и Он
Я и Он

«Я и Он» — один из самых скандальных и злых романов Моравиа, который сравнивали с фильмами Федерико Феллини. Появление романа в Италии вызвало шок в общественных и литературных кругах откровенным изображением интимных переживаний героя, навеянных фрейдистскими комплексами. Однако скандальная слава романа быстро сменилась признанием неоспоримых художественных достоинств этого произведения, еще раз высветившего глубокий и в то же время ироничный подход писателя к выявлению загадочных сторон внутреннего мира человека.Фантасмагорическая, полная соленого юмора история мужчины, фаллос которого внезапно обрел разум и зажил собственной, независимой от желаний хозяина, жизнью. Этот роман мог бы шокировать — но для этого он слишком безупречно написан. Он мог бы возмущать — но для этого он слишком забавен и остроумен.За приключениями двух бедняг, накрепко связанных, но при этом придерживающихся принципиально разных взглядов на женщин, любовь и прочие радости жизни, читатель будет следить с неустанным интересом.

Альберто Моравиа , Галина Николаевна Полынская , Хелен Гуда

Эротическая литература / Проза / Классическая проза / Научная Фантастика / Романы / Эро литература / Современные любовные романы