Ŝi[88]
denove ridetis. «Vi prezentas al vi feliĉan [89], Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi«Nu», diris la doktoro, rapide enirante, «ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue — ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo — tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la
, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia — nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!» diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, «hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj».«Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro», diris Marion, «tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj…» ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.
«Infano, infano!» kviete diris la doktoro. «Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!»
Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.
Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin[90]
; multaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. «Mia Dio, kie
havas edzon?» demandis la doktoro.La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al
«La malbenita
», diris sinjoro Craggs.«Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento», ĝemis sinjorino Snitchey.
«Li estas… li estas… malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon», diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.
«Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!» diris sinjorino Snitchey.
«
Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj
de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj iloj.«Mi miras, ke
«Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe», diris sinjorino Snitchey.
«La
tiel okupas ilian tutan tempon», diris sinjorino Craggs.«Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi», diris sinjorino Snitchey.
Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.
Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn,
maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace’n, kiun li tuj salutis.«Bonan tagon, sinjorino», diris Craggs. «Vi estas belega. Via… fraŭlino
fratino, fraŭlino Marion estas…»«Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs.»
«Jes … mi … ĉu ŝi estas tie ĉi?» demandis Craggs.
«Tie ĉi! Ĉu
ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon», diris Grace.Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.