Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.
«Haltu!» Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne — transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.
Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto — eĉ tio ĉi ne estis al li facil
en lia ekscititeco — ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li
alŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.
«Clemency», li diris, «ĉu vi min jam
konas?»«Ne eniru», ŝi respondis, barante al li la eniron. «Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!»
«Kio estas?» li ekkriis.
«Mi ne scias. Mi… mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu vi aŭdas?»
Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.
«Grace!» Li retenis ŝin per la brako. «Kio estas? Ĉu ŝi mortis?»
Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.
Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.
«Kio estas?» ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. «Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?»
Oni aŭdis murmuron: «Ŝi forkuris!»
«Forkuris!» li ripetis.
«Forkuris, kara Alfred!» diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. «Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis… petas, ke ni pardonu al ŝi… kaj forkuris.»
«Kun kiu? Kien?» li demandis rapide kaj premite.
Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.
Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.
La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.
Parto tria
De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.