Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi
granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis[91], kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel laPreskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.
Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.
«Ĉu li foriris?» li demandis.
«Silente!» diris Snitchey. «Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li … Ahem!»
La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.
«Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste», diris sinjoro Craggs. «Li jam
parolis pri tio, mi pensas?»«Eĉ ne unu vorton!»
«Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?»
«Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!» Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu
tute ruĝa kaj ekscitita.«Kion
pensas», diris Craggs, «pri la…»«Silente!» avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. «Mi
komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?»«Ankoraŭ ne», diris sinjoro Craggs, «oni lin atendas ĉiun minuton».
«Bone», — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — «
estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs.»Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la
iletoj laŭte sonis.«Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?»
«Per kio kontentigita, mia kara?» demandis sinjoro Snitchey.
«Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo», respondis lia edzino. «Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco,
«Mi jam tiel longe kutimis», diris sinjorino Craggs, «vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.»
«Kara edzino», diris sinjoro Craggs, «via bona opinio estas netaksebla, sed
«Ne»[94]
, respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn iletojn. «Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon.»«Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara», diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, «la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias …»
Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.
«Kiun, kara edzino?» demandis sinjoro Snitchey.
«La kolegon de via vivo;
«Ne,[95]
mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo.«Ne, ne»,[96]
, diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. «Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan „mem“…»Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.
«Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn», daŭrigis sinjorino Snitchey, «kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, — tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!»