«Kun via Snitchey»[53]
, iafoje diradis la last dirita sinjorino al sinjoro Craggs, «mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi.»Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili
tamen entute estis tre bonaj amikoj[54]; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la , kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.Kaj tamen de tiu ĉi
Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis[55] sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis[56], la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l’ matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribit
«[57] Michael Warden», ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de Michael Warden staris ne tre bone.«Jen estas ĉio», diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. «Mi vidas plu nenian helpon.[58]
Plu nenian helpon.»«Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita?» diris la kliento kaj suprenrigardis.
«Ĉio», respondis sinjoro Snitchey.
«Nenio restas por fari,
diras?»«Absolute nenio», estis la respondo de la advokato.
La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.
«Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero,
pensas?» li komencis post minuto denove.«En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-
kaj », respondis sinjoro Snitchey.«Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro[59]
, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?» daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la
.«Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj», diris la kliento. «Hm!»
«Ne ruinigita, sinjoro Warden», respondis Snitchey. «Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke
faris ĉion, kion povis[60], tion ĉi mi devas diri, sed ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado…».«Al la diablo kun[61]
la sinlimigado», diris la kliento.«Sinjoro Craggs,
permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas.»Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris:
«Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?»
«Kiel longe?» ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; «en bonaj manoj — ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs — ses aŭ sep jarojn».
«Ses aŭ sep jarojn ne manĝi!» diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.
«Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara», diris Snitchey. «En la daŭro de tiu ĉi tempo
povus sole per jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al .»«Kion do
al mi konsilas?»