«Ha, tiel, fraŭlino Grace!» diris Snitchey. «Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel
», li diris por si mem, balancante la kapon. «Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?»«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», rimarkis Clemency.
«
Newcome. Ĉu tiel estos bone?» diris la advokato. «Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?»Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto da krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain — tio ĉi nin malmulte interesas.
Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la
de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.«Tio ĉi do estas la fingringo?» diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo[41]
. «Kaj kion diras la fingringo?»«Ĝi diras», respondis Clemency kaj malrapide
silabis la surskribon: «For-ge-su-kaj-par-do-nu».Snitchey kaj Craggs kore ridis. «Tio ĉi estas bela!» diris Snitchey. «Ne malbone!» diris Craggs. «Montras tiom da konado de homoj», diris Snitchey. «Tiel uzebla por la praktika vivo», diris Craggs.
«Kaj la
?» daŭrigis demandi Snitchey.«La
diras», respondis Clemency: «Ki-on-vi-vo-las-ke-la-ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li».«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“,
kredeble pensas?»[42] diris sinjoro Snitchey.«Mi ne komprenas», respondis Clemency kaj balancis la kapon. «Mi ne estas advokato.»
«Mi timas, ke se
estus advokato», diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, « trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj — kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas — kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas», diris sinjoro Snitchey, «mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de Craggs?»«Sendube», diris Craggs.
«Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko», diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, «ni kiel eble pli baldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas».
Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie