Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.
«Ne je
!» diris Britain.«Je kiu do?»
«Je la homaro», diris Britain. «Jen estas la amuzaĵo.»
«En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!» ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. «Ĉu
scias, kie estas? Ĉu volas esti forpelita?»«Mi nenion scias», diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. «Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion.»
Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain — nomata iafoje
«Sed kun[37]
tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred», diris la doktoro. «Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis instrui la latina lernejo tie ĉi kaj lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, nun eniras en la mondon. La unua parto de tempo de provado, kiun difinis mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!»«Se mi ĝin faros … Sed
scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun ?» diris Alfred ridante.«Mi scias nenion de tia speco», respondis la doktoro. «Kion
pensas pri tio ĉi, Marion?»Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri — sed ŝi ĝin ne diris — ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.
«Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi», parolis plu la doktoro; «sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al
(mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni.»«Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas», diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; «kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun
, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu scias legi, sinjorino Newcome?»«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», diris Clemency.
«Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas», diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. «Vi scias legi?»
«Iom», respondis Clemency.
«La formulon edzigan[38]
matene kaj vespere, ?» diris la advokato ŝercante.«Ne», diris Clemency. «Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon.»
«La fingringon!» ripetis Snitchey. «Kion ĝi signifas?»
Clemency jesis per la kapo kaj diris: «kaj la
de muskato»[39].«Ŝi estas freneza!
por la lordo kanceliero!»[40] diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.«Se ŝi havas ian propraĵon», aldonis Craggs.
Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur
[pri]parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu libroj ne multe sin okupas.