«Bonan matenon,
«Ha, ha, ha!» ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poŝoj: «La granda farso en cent aktoj!»
«Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler», diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo[26]
, «ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita?»«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»
«La franco», diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, «estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj
filozofio estas ankaŭ tute malprava, povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel nomas proceson?»«Ŝerco», respondis la doktoro.
«Ĉu
havis iam proceson?» demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.«Neniam», respondis la doktoro.
«Se
iam venos al proceso», diris sinjoro Snitchey, « eble lernos alie pensi»[27].Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian «mi» nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey;
kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.«La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj», diris Craggs.
«La procesoj?» demandis la doktoro.
«Jes», diris sinjoro Craggs, «kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l’ vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute
. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro».Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo[28]
havis, reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo[29], kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon[30].Kiam en la pordo de l’ ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo[31]
, kaj ĉiuj tri lin salutis.«Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn, Alf», diris la doktoro.
«Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield», diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.
«Ĝi multajn fojojn revenadu!» ripetis Craggs per profunda saluto.
«Kia pafaro!» ekkriis Alfred kaj haltis. «Kaj… unu — du — tri… sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l’ vivo. Mi ĝojas, ke
ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua — mia kara, bona Grace — tial mi eltenos kontraŭ ĉiuj!»«Permesu, sinjoro, mi estis la unua», diris Clemency Newcome. «Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l’ mateno. Mi estis interne en la domo.»
«Estas vere! Clemency estis la unua», diris Alfred. «Tiel mi kontraŭmetos al
Clemency’on.»«Ha, ha, ha! — por
kaj Craggs», diris Snitchey. «Kia kontraŭmeto!»«
eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi », diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. «Kie estas la … mia Dio!»Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la
fratinoj, kaj … Sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras al si tro facila.