Читаем La batalo de l' vivo полностью

Sed la jaroj, kvankam ili pasadis tiel rapide, kiel la nuboj de somero, per sia irado malaperigadis eĉ tiujn ĉi postesignojn de la malnova batalo kaj elviŝis la legendajn rememorojn de ĝi el la kapo de la homoj, ĝis ili akceptis la formon de fabeloj de maljunaj virinoj kaj kun ĉiu jaro estis pli forgesataj. Kie la sovaĝaj floroj kaj beroj restis tiel longe ne deŝirataj, tie nun staris ĝardenoj kaj domoj, kaj infanoj ludadis militon sur la herbo. La vunditaj arboj jam longe estis forbruligitaj. La mallume verdaj lokoj estis ne pli freŝaj, ol la memoro pri tiuj, kiuj kuŝis enterigitaj sub ili. Ĉiam ankoraŭ la plugilo alportadis de tempo al tempo pecojn da rusta fero, sed estis malfacile rekoni, por kio ĝi servis, kaj la trovantoj meditadis kaj disputadis pri tio ĉi. Malnova nigra kiraso kaj kasko tiel longe pendis en la preĝejo, ke tiu sama malforta duone blinda maljunulo, kiu nun vane penadis ilin rekoni supre sur la blanka arkaĵo, jam kiel infano kun mirego ilin rigardadis. Se la militistaro mortigita sur la kampo de l’ batalo povus por unu momento sin levi en la formo, kiel ĉiu falis, kaj sur la loko, kie li trovis la morton, tiam fenditaj kranioj en centoj enrigardus en la pordojn kaj fenestrojn de la dometoj, aperus ĉirkaŭ la paca kameno, estus amasigitaj en la grenejoj, levus sin inter la infano en la lulilo kaj ĝia flegantino kaj digus la rivereton, volvus sin ĉirkaŭ la rado de l’ muelejo, plenigus la ĝardenon kaj la herbejon, kaj la amason da fojno ili alte levus per mortantoj. Tiel ŝanĝita estis la loko, kie multaj miloj da homoj falis en la granda batalo.

Eble nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu malgranda frukta ĝardeno post malnova ŝtona domo kun longa laŭbo antaŭ la pordo. Tie en unu bela mateno de aŭtuno estis aŭdata muziko kaj sincera ridado, kaj du knabinoj gaje dancadis sur la herbo, dum kvin-ses vilaĝaj virinoj staris sur ŝtuparoj kaj deŝiradis pomojn de la arboj, sed de tempo al tempo haltadis en sia laboro kaj rigardadis al la gajulinoj. Ĝi[5] estis ĉarma, natura vido; bela tago, trankvila loko; kaj la du knabinoj dancadis kun kora ĝojo tute gaje kaj senĝene.

Se en la mondo neniu volus brili — tio ĉi estas mia opinio, kaj mi pensas, konsentos kun mi — ni multe pli bone vivus kaj multe pli nin amuzadus reciproke. Estis tre agrable rigardi, kiel la du knabinoj dancadis. Ili havis neniujn rigardantojn ekster la pomŝirantaj virinoj sur la ŝtuparoj. Estis al ili tre agrable plaĉi al la virinoj, sed ili dancadis pro sia propra plezuro (almenaŭ tiel oni devis kredi); kaj estis malfacile deteni sin de admiro, tiel same kiel ili ne povis sin deteni de la dancado. Kaj kiel ili dancadis! Ne kiel dancistinoj teatraj. Tute ne! Kaj ne kiel la bonegaj lernantinoj de sinjorino Tiu-kaj-tiu. Neniel! Ĝi ne estis kvadrilo, menueto kaj eĉ ne simpla anglezo. Ĝi estis nek laŭ la malnova stilo, nek laŭ la nova, nek laŭ la franca, nek laŭ la angla stilo; pli ĝuste okaze iom en la stilo hispana, kiu, kiel oni diras, estas stilo libera kaj vigla kaj de la frapantaj kastanjetoj ricevas iom la karakteron de rava improvizado. Dum ili dancadis sub la fruktaj arboj kaj flugetadis en la ĝardeno supren kaj malsupren kaj turnadis sin reciproke en rondo, la influo de ilia aera moviĝado ŝajne disvastigadis sin plue en la suna gaja ĉirkaŭaĵo, kiel ĉiam pli grandiĝanta rondo en la akvo. Iliaj flugantaj haroj kaj vestoj, la elasta herbo sub iliaj piedoj, la branĉoj, kiuj sin balancadis en la vento de l’ mateno, la brilantaj folioj kaj iliaj tremantaj ombroj sur la suka verda tero, la balzama venteto, kiu blovadis kaj ĝoje turnadis la malproksimajn ventajn muelilojn — ĉio inter knabinoj kaj sur la malproksima altaĵo pluganta kampisto, kiu estis vidata sur la horizonto, kvazaŭ li starus en la fino de l’ mondo — ŝajne ankaŭ dancadis.

Fine la pli juna de la dancantaj fratinoj sin ĵetis malfacile spirante kaj gaje ridante sur benkon, por ekripozi. La dua sin apogis al arbo apude. La muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo, kvazaŭ fanfaronante per sia vigleco, kvankam la muziko efektive estis tiel rapida kaj tiel pene konkuradis kun la dancado, ke ĝi eĉ unu minuton pli ne povus elteni. La virinoj, kiuj deŝiradis pomojn sur la ŝtuparoj, ekmurmuris aprobante kaj denove komencis fervore laboradi kiel abeloj.

Eble tial ilia fervoro ankoraŭ pligrandiĝis, ĉar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono — devas scii, ke ĝi estis la domo kaj ĝardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler — elvenis, por vidi, kio fariĝas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaŭ la manĝo de l’ mateno. Ĉar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.

«Muziko kaj dancado hodiaŭ!» diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. «Mi pensis, ke ili timas la hodiaŭan tagon. Sed ĝi estas mondo plena je malaĵoj… Sed Grace, sed Marion!» li aldonis pli laŭte, «ĉu la mondo hodiaŭ matene estas pli freneza ol ordinare?»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Чудодей
Чудодей

В романе в хронологической последовательности изложена непростая история жизни, история становления характера и идейно-политического мировоззрения главного героя Станислауса Бюднера, образ которого имеет выразительное автобиографическое звучание.В первом томе, события которого разворачиваются в период с 1909 по 1943 г., автор знакомит читателя с главным героем, сыном безземельного крестьянина Станислаусом Бюднером, которого земляки за его удивительный дар наблюдательности называли чудодеем. Биография Станислауса типична для обычного немца тех лет. В поисках смысла жизни он сменяет много профессий, принимает участие в войне, но социальные и политические лозунги фашистской Германии приводят его к разочарованию в ценностях, которые ему пытается навязать государство. В 1943 г. он дезертирует из фашистской армии и скрывается в одном из греческих монастырей.Во втором томе романа жизни героя прослеживается с 1946 по 1949 г., когда Станислаус старается найти свое место в мире тех социальных, экономических и политических изменений, которые переживала Германия в первые послевоенные годы. Постепенно герой склоняется к ценностям социалистической идеологии, сближается с рабочим классом, параллельно подвергает испытанию свои силы в литературе.В третьем томе, события которого охватывают первую половину 50-х годов, Станислаус обрисован как зрелый писатель, обогащенный непростым опытом жизни и признанный у себя на родине.Приведенный здесь перевод первого тома публиковался по частям в сборниках Е. Вильмонт из серии «Былое и дуры».

Екатерина Николаевна Вильмонт , Эрвин Штриттматтер

Проза / Классическая проза
Епитимья
Епитимья

На заснеженных улицах рождественнского Чикаго юные герои романа "Епитимья" по сходной цене предлагают профессиональные ласки почтенным отцам семейств. С поистине диккенсовским мягким юмором рисует автор этих трогательно-порочных мальчишек и девчонок. Они и не подозревают, какая страшная участь их ждет, когда доверчиво садятся в машину станного субъекта по имени Дуайт Моррис. А этот безумец давно вынес приговор: дети городских окраин должны принять наказание свыше, епитимью, за его немложившуюся жизнь. Так пусть они сгорят в очистительном огне!Неужели удастся дьявольский план? Или, как часто бывает под Рождество, победу одержат силы добра в лице служителя Бога? Лишь последние страницы увлекательнейшего повествования дадут ответ на эти вопросы.

Жорж Куртелин , Матвей Дмитриевич Балашов , Рик Р Рид , Рик Р. Рид

Фантастика / Детективы / Проза / Классическая проза / Фантастика: прочее / Маньяки / Проза прочее
Я и Он
Я и Он

«Я и Он» — один из самых скандальных и злых романов Моравиа, который сравнивали с фильмами Федерико Феллини. Появление романа в Италии вызвало шок в общественных и литературных кругах откровенным изображением интимных переживаний героя, навеянных фрейдистскими комплексами. Однако скандальная слава романа быстро сменилась признанием неоспоримых художественных достоинств этого произведения, еще раз высветившего глубокий и в то же время ироничный подход писателя к выявлению загадочных сторон внутреннего мира человека.Фантасмагорическая, полная соленого юмора история мужчины, фаллос которого внезапно обрел разум и зажил собственной, независимой от желаний хозяина, жизнью. Этот роман мог бы шокировать — но для этого он слишком безупречно написан. Он мог бы возмущать — но для этого он слишком забавен и остроумен.За приключениями двух бедняг, накрепко связанных, но при этом придерживающихся принципиально разных взглядов на женщин, любовь и прочие радости жизни, читатель будет следить с неустанным интересом.

Альберто Моравиа , Галина Николаевна Полынская , Хелен Гуда

Эротическая литература / Проза / Классическая проза / Научная Фантастика / Романы / Эро литература / Современные любовные романы