Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera», respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, «ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo».

«Ies tago de naskiĝo, mia kateto?» diris la doktoro. «Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi ne scias, kiom multe da novuloj ĉiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon — ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ĝi serioze — kiun oni nomas la ivo?»

«Ne, patro!»

«Kompreneble vi ne; vi estas virino … preskaŭ», diris la doktoro. «Cetere», li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, «mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo».

«Kio! Efektive, mia patro?» ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.

«Jen havu! kaj ankaŭ mian amon», diris la doktoro kaj kisis ŝin; «kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu … kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso», diris la doktoro por si mem, «estas bona! Ha, ha, ha!»

La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l’ batalo, sur kiu li loĝis, kiel baldaŭ sciiĝos.

«Kiel propre venis al la muziko?» demandis la doktoro. «Kompreneble ĝi[6] estas ŝtelistoj de kokoj. De kie venis la muzikantoj?»

«Alfred ilin alsendis», respondis lia filino Grace kaj ree alfortikigis[7] kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino kaj kiujn la dancado malfortikigis.

«Tiel[8] Alfred alsendis la muzikon?» rediris la doktoro.

«Jes, li renkontis ilin en la vojo, kiam li matene venis. Tiuj ĉi homoj migras per piedo kaj tiun ĉi nokton ripozis en la urbo; kaj ĉar hodiaŭ estas la tago de naskiĝo de Marion kaj li pensis, ke li faros al ŝi plezuron, li alsendis ilin tien ĉi kun bileto, en kiu estis skribite, ke, se mi ĝin aprobas, ili alportu al ŝi serenadon.»

«Jes, jes» diris la doktoro, «li ĉiam demandas vian opinion».

«Kaj ĉar mia opinio sin montris favora», gaje diris Grace kaj haltis por momento, por admiri la ĉarman kapon, kiun ŝi ornamis; «kaj ĉar Marion estis tre gaja kaj komencis danci, ni fine dancis ambaŭ sub la muziko de Alfred, ĝis ni perdis la spiradon. Kaj la muziko plaĉis al ni tiom pli, ke Alfred ĝin sendis[9]. vere, kara Marion?»

«Ho, mi ne scias, Grace. Kiel vi min turmentas kun{*}[10] Alfred!»

«Mi vin turmentas, kiam mi parolas pri via amanto!» diris ŝia fratino.

«Tion ĉi mi scias, ke estas por mi sufiĉe indiferente, ĉu oni parolas pri li aŭ ne», diris la malgranda koketulino, disŝirante kelkajn florojn, kiujn ŝi havis en la mano kaj disĵetante la foliojn sur la tero. «Preskaŭ jam tedis al mi aŭdadi pri li; kaj se vi diras, ke li estas mia amanto…»

«Silentu! Ne parolu tiel malŝate pri fidela koro, kiu tute apartenas al vi, Marion», ekkriis ŝia fratino — «eĉ ne se vi ŝercas. Estas neniu pli fidela koro en la mondo ol Alfred!»

«Ne, ne!»[11] diris Marion kaj levis siajn brovojn kun komika mieno de pasanta meditado — «eble ne. Sed mi ne scias, ĉu tio ĉi estas granda merito. Mi… mi propre tute ne volus, ke li estu tiel fidela. Mi neniam vigligis[12] lin al tio ĉi. Se li pensas, ke mi… Sed, kara Marion[13], kial ni devas nun paroli ĝuste pri li?»

Estis io tre agrabla vidi la du ĉarmajn figurojn de la florantaj fratinoj, kiuj, alapogitaj unu al la dua, promenadis sub la arboj kaj paroladis inter si, seriozeco kontraŭ la facila gajeco, sed amo kore respondant al amo. Kaj estis sufiĉe strange, ke en la okuloj de la pli juna fratino naĝis larmo kaj io profunde kaj kore sentata briletis tra la petolaĵo de ŝiaj vortoj kaj pene kun ĝi batalis.

La diferenco en la aĝo de la {*} knabinoj povis esti ne pli ol kvar jaroj. Sed Grace, kiel ofte en tiaj okazoj, kie ne estas patrino zorganta pri (la edzino de la doktoro mortis), en la zorganta amo al ia pli juna fratino ŝajnis pli maljuna[14], ol ŝi estis; kaj laŭ la naturo de ĉia partoprenado ŝi ŝajnis — ekster kunsentanta amo — al ŝia petola humoro pli malproksima, ol oni povus pensi juĝante laŭ ŝiaj jaroj. Alta patrina alvokiĝo, kiu eĉ en tiu ĉi sia refiguraĵo purigas la koron kaj la sanktigitan animon faras pli proksima al anĝeloj!

La animo de la doktoro, dum li rigardadis kaj aŭskultadis ilin, sin okupadis en la komenco nur je diversaj gajaj pensoj pri la malsaĝeco ion ami kaj sopiri, pri la sensenca revo, per kiu junaj koroj blindigas sin mem, se ili unu momenton pensas, ke estas io serioza en tia sapa veziko, kiel la amo, ĝis ili fine vidas, ke ili estas trompitaj, kio venas preskaŭ ĉiam.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Чудодей
Чудодей

В романе в хронологической последовательности изложена непростая история жизни, история становления характера и идейно-политического мировоззрения главного героя Станислауса Бюднера, образ которого имеет выразительное автобиографическое звучание.В первом томе, события которого разворачиваются в период с 1909 по 1943 г., автор знакомит читателя с главным героем, сыном безземельного крестьянина Станислаусом Бюднером, которого земляки за его удивительный дар наблюдательности называли чудодеем. Биография Станислауса типична для обычного немца тех лет. В поисках смысла жизни он сменяет много профессий, принимает участие в войне, но социальные и политические лозунги фашистской Германии приводят его к разочарованию в ценностях, которые ему пытается навязать государство. В 1943 г. он дезертирует из фашистской армии и скрывается в одном из греческих монастырей.Во втором томе романа жизни героя прослеживается с 1946 по 1949 г., когда Станислаус старается найти свое место в мире тех социальных, экономических и политических изменений, которые переживала Германия в первые послевоенные годы. Постепенно герой склоняется к ценностям социалистической идеологии, сближается с рабочим классом, параллельно подвергает испытанию свои силы в литературе.В третьем томе, события которого охватывают первую половину 50-х годов, Станислаус обрисован как зрелый писатель, обогащенный непростым опытом жизни и признанный у себя на родине.Приведенный здесь перевод первого тома публиковался по частям в сборниках Е. Вильмонт из серии «Былое и дуры».

Екатерина Николаевна Вильмонт , Эрвин Штриттматтер

Проза / Классическая проза
Епитимья
Епитимья

На заснеженных улицах рождественнского Чикаго юные герои романа "Епитимья" по сходной цене предлагают профессиональные ласки почтенным отцам семейств. С поистине диккенсовским мягким юмором рисует автор этих трогательно-порочных мальчишек и девчонок. Они и не подозревают, какая страшная участь их ждет, когда доверчиво садятся в машину станного субъекта по имени Дуайт Моррис. А этот безумец давно вынес приговор: дети городских окраин должны принять наказание свыше, епитимью, за его немложившуюся жизнь. Так пусть они сгорят в очистительном огне!Неужели удастся дьявольский план? Или, как часто бывает под Рождество, победу одержат силы добра в лице служителя Бога? Лишь последние страницы увлекательнейшего повествования дадут ответ на эти вопросы.

Жорж Куртелин , Матвей Дмитриевич Балашов , Рик Р Рид , Рик Р. Рид

Фантастика / Детективы / Проза / Классическая проза / Фантастика: прочее / Маньяки / Проза прочее
Я и Он
Я и Он

«Я и Он» — один из самых скандальных и злых романов Моравиа, который сравнивали с фильмами Федерико Феллини. Появление романа в Италии вызвало шок в общественных и литературных кругах откровенным изображением интимных переживаний героя, навеянных фрейдистскими комплексами. Однако скандальная слава романа быстро сменилась признанием неоспоримых художественных достоинств этого произведения, еще раз высветившего глубокий и в то же время ироничный подход писателя к выявлению загадочных сторон внутреннего мира человека.Фантасмагорическая, полная соленого юмора история мужчины, фаллос которого внезапно обрел разум и зажил собственной, независимой от желаний хозяина, жизнью. Этот роман мог бы шокировать — но для этого он слишком безупречно написан. Он мог бы возмущать — но для этого он слишком забавен и остроумен.За приключениями двух бедняг, накрепко связанных, но при этом придерживающихся принципиально разных взглядов на женщин, любовь и прочие радости жизни, читатель будет следить с неустанным интересом.

Альберто Моравиа , Галина Николаевна Полынская , Хелен Гуда

Эротическая литература / Проза / Классическая проза / Научная Фантастика / Романы / Эро литература / Современные любовные романы