Sed la senpretenda memoferanta esteco[15]
de lia pli maljuna filino, ŝia kvieta karaktero, kiu tamen estis ligita kun tiom da konstanteco kaj freŝeco, ĉiam, en kontrasto inter la trankvila kvieta figuro de tiu ĉi kaj la brilanta beleco de lia pli juna filino, revenadis al li al la okuloj; kaj pro ŝi li bedaŭris, ke la vivo estas tiel ridinda afero.Al la doktoro neniam venis en la kapon demandi, ĉu liaj infanoj iel penas fari el ĝi aferon seriozan. Sed por tio ĉi li estis filozofo.
Estante de naturo homo kun mola kaj varma koro, li per okazo venis[16]
al tiu ordinara ŝtono de la saĝuloj (multe pli facile trovebla ol tiu, kiun serĉas la alĥemiistoj), kiu ofte fariĝas falilo por bonkoraj homoj kaj havas la malagrablan econ, ke ĝi turnas oron en malpuran fandaĵon kaj ĉiun multekostan objekton en ion tute senutilan.«Britain!» ekkriis la doktoro. «Britain! Kie vi estas?»
Malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizaĝo elvenis el la domo kaj respondis tiun ĉi vokon iom senĝene per la vortoj: «Nu, kio do estas?»
«Kie estas la tablo matenmanĝa?» demandis la doktoro.
«En la domo», respondis Britain.
«Ĉu vi kovros ĝin tie ĉi sub malkovrita ĉielo, kiel mi ordonis al vi hieraŭ vespere?» diris la doktoro. «Ĉu vi ne scias, ke venos gastoj? Ke, antaŭ ol venos la vojaĝa kaleŝo, tie ĉi ankoraŭ negocoj devas esti finitaj? Ke hodiaŭ estas precipe solena tago?»
«Ĉu mi povis ion fari, sinjoro doktoro, antaŭ ol la virinoj deŝiris la pomojn, he?» diris Britain kaj levadis iom post iom sian voĉon, tiel ke li fine forme kriis.
«Nu, ĉu ili nun jam finis?» diris la doktoro kaj rigardis la horloĝon. «Antaŭen! faru rapide! kie estas Clemency?»
«Jen mi estas, sinjoro», eksonis la vo
o, venante de unu el la ŝtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. «Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro!»Kun tiuj ĉi vortoj ŝi komencis vive labori kaj montris sin ĉe tio ĉi en tia stranga formo, ke ŝi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj.
Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj kaj havis sufiĉe dikvangan kaj afablan vizaĝon, kvankam ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi
tre ridindan. Sed la impreso de tio ĉi ankoraŭ tute malaperadis antaŭ la impreso de ŝia eksterordinare mallerta esteco.[17] Se ni diros, ke ŝi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj ĉi kvar membroj ŝajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ĝusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en ĝia plej facila lumo[18]. Kaj se ni diros, ke je tiu ĉi stato i estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri ŝia trankvilanimeco. Ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj, el bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo[19], kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antaŭtuko. Ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke ŝi ĉiam penadis en ĉia situacio, eĉ kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj ĉirkaŭrigardadi. Ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo, kvankam oni ĝin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj[19]; sed de la kapo ĝis la piedoj i estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco[21].Tia
estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis[22] sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ĝin certe, ĉar ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun subtenadis preskaŭ de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn ŝi ne havis). Ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo ŝi haltadis, metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la [23], ĝis ŝi subite ekmemoris ion, kio ankoraŭ mankis, kaj tiam ŝi forkuris por ĝin alporti.«Jen venas la du advokatoj, sinjoro!» diris Clemency en tono ne tre favora.
«Aha!» ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. «Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?»
«Li kredeble baldaŭ venos, patro», diris Grace. «Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l’ suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon,