«Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo», diris Snitchey. «En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon» — li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon — «kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj — ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l’ lando — kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝ
, tute ridind! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni», diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, «ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon; — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas», diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, «ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?»Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo.
«Mi ne volas defendi la vivon entute», li aldonis kaj frotis al si, interne ridante, la manojn; «ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed
ne devas ridi je la vivo; bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ , kaj ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho, estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se gajnas; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe», ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: «sed tion ĉi povas fari!»«Nu, Alfred», ekkriis la doktoro, «kion
diros al tio ĉi?»«Mi diros nur», respondis Alfred, «ke la plej granda komplezo, kiun
povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al mem, estus, se iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l’ batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l’ batalo de l’ ivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon.»«Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred», diris Snitchey. «La batalantoj en tiu ĉi batalo de l’
ivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrabla estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ĝi estas malbona historio.»«Mi pensas, sinjoro Snitchey», diris Alfred, «ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco — eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj — faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, — faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo kaj instrui lin konfidi al ĝi kaj esperi, se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio ĉi jam multe signifas.»
fratinoj aŭskultis kun streĉita atento.«Bone, bone!» diris la doktoro, «mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l’ batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi».