Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj, inter kiuj ankaŭ estis. Ne konvenis al ni demandadi pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.»

«Per kiu?» demandis la kliento.

«Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.»

«Kaj ĝin ankaŭ scias?» diris la kliento.

«Jes, sinjoro!» respondis Snitchey, «kaj mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en oni ne atends. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni rekonus — kvankam tre ŝanĝiĝis — mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante — estas pli bone ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al . Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro», diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, «tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj.»

«La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al mian kondolencon», respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton; «sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs… jes… mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs.» Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency’n kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.

«Sinjoro Craggs, sinjoro», rimarkis Snitchey, «trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras: Snitchey por si kaj Craggs — mortinta, sinjoro — mortinta», diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.

Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency’n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.

«Ha, la malfeliĉa virino!» diris Snitchey, balancante la kapon. «Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino — nun ja estas edzinigita, Clemency.»

Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. «Nur paciencon ĝis morgaŭ», bonkore diris la advokato.

«La „morgaŭ“ ne revivigas la mortintojn, sinjoro», diris Clemency plorante.

«Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva», respondis la advokato. «Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ.»

Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.


La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo[111] estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?

Ne tie ĉi. Ne tie.[112] Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel, en la komenco, la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo — kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi — ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.

La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Чудодей
Чудодей

В романе в хронологической последовательности изложена непростая история жизни, история становления характера и идейно-политического мировоззрения главного героя Станислауса Бюднера, образ которого имеет выразительное автобиографическое звучание.В первом томе, события которого разворачиваются в период с 1909 по 1943 г., автор знакомит читателя с главным героем, сыном безземельного крестьянина Станислаусом Бюднером, которого земляки за его удивительный дар наблюдательности называли чудодеем. Биография Станислауса типична для обычного немца тех лет. В поисках смысла жизни он сменяет много профессий, принимает участие в войне, но социальные и политические лозунги фашистской Германии приводят его к разочарованию в ценностях, которые ему пытается навязать государство. В 1943 г. он дезертирует из фашистской армии и скрывается в одном из греческих монастырей.Во втором томе романа жизни героя прослеживается с 1946 по 1949 г., когда Станислаус старается найти свое место в мире тех социальных, экономических и политических изменений, которые переживала Германия в первые послевоенные годы. Постепенно герой склоняется к ценностям социалистической идеологии, сближается с рабочим классом, параллельно подвергает испытанию свои силы в литературе.В третьем томе, события которого охватывают первую половину 50-х годов, Станислаус обрисован как зрелый писатель, обогащенный непростым опытом жизни и признанный у себя на родине.Приведенный здесь перевод первого тома публиковался по частям в сборниках Е. Вильмонт из серии «Былое и дуры».

Екатерина Николаевна Вильмонт , Эрвин Штриттматтер

Проза / Классическая проза
Я и Он
Я и Он

«Я и Он» — один из самых скандальных и злых романов Моравиа, который сравнивали с фильмами Федерико Феллини. Появление романа в Италии вызвало шок в общественных и литературных кругах откровенным изображением интимных переживаний героя, навеянных фрейдистскими комплексами. Однако скандальная слава романа быстро сменилась признанием неоспоримых художественных достоинств этого произведения, еще раз высветившего глубокий и в то же время ироничный подход писателя к выявлению загадочных сторон внутреннего мира человека.Фантасмагорическая, полная соленого юмора история мужчины, фаллос которого внезапно обрел разум и зажил собственной, независимой от желаний хозяина, жизнью. Этот роман мог бы шокировать — но для этого он слишком безупречно написан. Он мог бы возмущать — но для этого он слишком забавен и остроумен.За приключениями двух бедняг, накрепко связанных, но при этом придерживающихся принципиально разных взглядов на женщин, любовь и прочие радости жизни, читатель будет следить с неустанным интересом.

Альберто Моравиа , Галина Николаевна Полынская , Хелен Гуда

Эротическая литература / Проза / Классическая проза / Научная Фантастика / Романы / Эро литература / Современные любовные романы
Епитимья
Епитимья

На заснеженных улицах рождественнского Чикаго юные герои романа "Епитимья" по сходной цене предлагают профессиональные ласки почтенным отцам семейств. С поистине диккенсовским мягким юмором рисует автор этих трогательно-порочных мальчишек и девчонок. Они и не подозревают, какая страшная участь их ждет, когда доверчиво садятся в машину станного субъекта по имени Дуайт Моррис. А этот безумец давно вынес приговор: дети городских окраин должны принять наказание свыше, епитимью, за его немложившуюся жизнь. Так пусть они сгорят в очистительном огне!Неужели удастся дьявольский план? Или, как часто бывает под Рождество, победу одержат силы добра в лице служителя Бога? Лишь последние страницы увлекательнейшего повествования дадут ответ на эти вопросы.

Жорж Куртелин , Матвей Дмитриевич Балашов , Рик Р Рид , Рик Р. Рид

Фантастика / Детективы / Проза / Классическая проза / Фантастика: прочее / Маньяки / Проза прочее