Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Mi provis ŝajnigi min indiferenta por li» — ŝi alpremis la vizaĝon de sia fratino al sia vango — «sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam estis lia fervora . Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi ĉiutaga renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun venis kaj kio nin ambaŭ faris tiel feliĉaj, Grace! Mi skribis al la onklino Martha kaj petis ŝin, ke ŝi min akceptu en sia domo; mi tiam ne diris al ŝi la tutan veron, sed ŝi plenumis volonte mian peton. Dum mia decido batalis ankoraŭ kun mi mem, kun mia amo al kaj al la patra domo, sinjoro Warden per okazo de malfeliĉo[113] fariĝis por kelka tempo nia domano.»

«Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis!» ekkriis ŝia fratino kaj fariĝis morte pala. «Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo!»

«Li tiam intencis», diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, «sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun lin amas; aŭ ke mi penas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta — per unu vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino?»

Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas en necerteco.

«Mi kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata?»

Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.

«Amata fratino!» diris Marion, «kolektu viajn pensojn por unu momento: aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptemaj por feliĉo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Ĉu vi min nun komprenas?»

la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.

«Ho, Grace, amata Grace», diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, «se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano estas libera, mi estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace!»

Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.

Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.

«Tio ĉi estas por mi malbona tago», diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn; «ĉar dum mi ĉiujn faris feliĉaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion povas al mi doni por mia Marion?»

«Konvertitan fraton», diris la doktoro.

«Tio ĉi», respondis onklino Martha, «estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel…»

«Mi petas vin», diris la doktoro penteme.

«Nu, mi ĝin akceptas», respondis la onklino. «Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝo sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune.»

«Vi devos loĝiĝi ĉe mi», diris la doktoro. «Ni certe pli ne malpacados.»

«Aŭ edziniĝi, onklino», konsilis Alfred.

«Mi efektive pensas», respondis la maljuna sinjorino, «ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio ja ne longe povas daŭri)[114], kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion vi diros al tio ĉi, frato?»

«Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan», diris la doktoro.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Чудодей
Чудодей

В романе в хронологической последовательности изложена непростая история жизни, история становления характера и идейно-политического мировоззрения главного героя Станислауса Бюднера, образ которого имеет выразительное автобиографическое звучание.В первом томе, события которого разворачиваются в период с 1909 по 1943 г., автор знакомит читателя с главным героем, сыном безземельного крестьянина Станислаусом Бюднером, которого земляки за его удивительный дар наблюдательности называли чудодеем. Биография Станислауса типична для обычного немца тех лет. В поисках смысла жизни он сменяет много профессий, принимает участие в войне, но социальные и политические лозунги фашистской Германии приводят его к разочарованию в ценностях, которые ему пытается навязать государство. В 1943 г. он дезертирует из фашистской армии и скрывается в одном из греческих монастырей.Во втором томе романа жизни героя прослеживается с 1946 по 1949 г., когда Станислаус старается найти свое место в мире тех социальных, экономических и политических изменений, которые переживала Германия в первые послевоенные годы. Постепенно герой склоняется к ценностям социалистической идеологии, сближается с рабочим классом, параллельно подвергает испытанию свои силы в литературе.В третьем томе, события которого охватывают первую половину 50-х годов, Станислаус обрисован как зрелый писатель, обогащенный непростым опытом жизни и признанный у себя на родине.Приведенный здесь перевод первого тома публиковался по частям в сборниках Е. Вильмонт из серии «Былое и дуры».

Екатерина Николаевна Вильмонт , Эрвин Штриттматтер

Проза / Классическая проза
Епитимья
Епитимья

На заснеженных улицах рождественнского Чикаго юные герои романа "Епитимья" по сходной цене предлагают профессиональные ласки почтенным отцам семейств. С поистине диккенсовским мягким юмором рисует автор этих трогательно-порочных мальчишек и девчонок. Они и не подозревают, какая страшная участь их ждет, когда доверчиво садятся в машину станного субъекта по имени Дуайт Моррис. А этот безумец давно вынес приговор: дети городских окраин должны принять наказание свыше, епитимью, за его немложившуюся жизнь. Так пусть они сгорят в очистительном огне!Неужели удастся дьявольский план? Или, как часто бывает под Рождество, победу одержат силы добра в лице служителя Бога? Лишь последние страницы увлекательнейшего повествования дадут ответ на эти вопросы.

Жорж Куртелин , Матвей Дмитриевич Балашов , Рик Р Рид , Рик Р. Рид

Фантастика / Детективы / Проза / Классическая проза / Фантастика: прочее / Маньяки / Проза прочее
Я и Он
Я и Он

«Я и Он» — один из самых скандальных и злых романов Моравиа, который сравнивали с фильмами Федерико Феллини. Появление романа в Италии вызвало шок в общественных и литературных кругах откровенным изображением интимных переживаний героя, навеянных фрейдистскими комплексами. Однако скандальная слава романа быстро сменилась признанием неоспоримых художественных достоинств этого произведения, еще раз высветившего глубокий и в то же время ироничный подход писателя к выявлению загадочных сторон внутреннего мира человека.Фантасмагорическая, полная соленого юмора история мужчины, фаллос которого внезапно обрел разум и зажил собственной, независимой от желаний хозяина, жизнью. Этот роман мог бы шокировать — но для этого он слишком безупречно написан. Он мог бы возмущать — но для этого он слишком забавен и остроумен.За приключениями двух бедняг, накрепко связанных, но при этом придерживающихся принципиально разных взглядов на женщин, любовь и прочие радости жизни, читатель будет следить с неустанным интересом.

Альберто Моравиа , Галина Николаевна Полынская , Хелен Гуда

Эротическая литература / Проза / Классическая проза / Научная Фантастика / Романы / Эро литература / Современные любовные романы