Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Ne estas permesite al mi pli diri», li respondis kun tiu sama trankvila rigardo. «Ĉu vi pensas, ke vi min komprenas?»

«Mi tremas ĉe la penso», si diris.

Malgraŭ lia trankvila rigardo, sur lia vizaĝo estis videbla esprimo, kiu ŝin ektimigis. Denove ŝi kaŝis sian vizaĝon sur lia brusto kaj tremante lin petis atendi ankoraŭ minuton.

«Kuraĝon, mia bona Grace! Se vi havas sufiĉe da forto, la sciigonto atendas antaŭ la pordo. La suno malleviĝas en tiu ĉi tago de naskiĝo de Marion. Kuraĝon, kuraĝon, Grace!»

Ŝi levis la kapon, rigardis lin kaj diris, ke ŝi estas preta. Tiel starante kaj rigardante post li, ŝi estis mirinde simila je Marion en ŝia lasta tempo. Li prenis la infanon kun si. Ŝi vokis ĝin returne — la infano havis la nomon de la perdita fratino — kaj alpremis ĝin al la koro. Sed kiam ŝi denove forlasis la infanon, tiu ĉi rapidis post la patro, kaj Grace restis sola.

Ŝi ne sciis, kion ŝi timis kaj esperis, sed restis starante senmove kaj rigardis al la ombro, tra kiu ili malaperis.

Dio! kio ĝi estas, kio elvenas el la ombro kaj restas sur la sojlo? Tiu ĉi figuro en la blanka vesto, movata de la vespera vento, la kapon ame alpremante al la brusto de ŝia patro! Ho, Dio! Ĉu tio ĉi estis sonĝa fantomo, kio elŝiris sin el la brakoj de ŝia patro kaj kun ekkrio en sovaĝa malkvieto de amo falis en ŝiajn brakojn?

«Ho, Marion, Marion! Ho, mia fratino! ho mia, kara amata koro! Ho, neesprimebla feliĉo de la revidiĝo!»

Ĝi ne estis sonĝo, ne fantomo fantazia, elvokita de espero kaj timo, sed Marion mem! Tiel ĉarma, tiel feliĉa, tiel ne tuŝita de malĝojo kaj suferoj, tiel belega kaj rava, ke, kiam la malleviĝanta suno brilis sur ŝia levita vizaĝo, ŝi kiel anĝelo, kiu benon portante vizits la teron.

Marion tenis en la brakoj sian fratinon, kiu falis sur benkon, kaj ŝi kliniĝis super ŝi kaj ridetis tra larmoj kaj metis sin sur la genuojn antaŭ ŝi kaj eĉ unu sekundon ne povis deturni de ŝi la okulojn. Fine ŝi rompis la silenton, kaj ŝia voĉo sonis klare, mallaŭte kaj dolĉe en harmonio kun la solena silento de la vespero.

«Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace…»

«Ho, kara koro! Nur unu minuton! Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli!»

Ŝi ne povis aŭskulti la amatan voĉon sen profunda, preskaŭ turmenta skuiĝo.

«Kiam mi loĝis ankoraŭ sub tiu ĉi amata tegmento, Grace, mi lin amis de mia tuta koro. Mi lin amis plej profunde. Mi povus morti por li, kvankam mi estis ankoraŭ tiel juna. Mi neniam rifuzis lian amon en la profundeco de mia koro, eĉ ne unu momenton. Ĝi estis al mi pli kara, ol mi povas diri. Kvankam pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia, mi tamen ne povis elporti la penson, ke vi pensus, ke mi lin iam ne fidele amis. Neniam mi amis lin pli multe ol en la tago, kiam li de tie ĉi forveturis. Neniam mi amis lin pli multe, ol en tiu vespero, kiam mi de tie ĉi malaperis.»

Ŝia fratino povis nur rigardi al ŝi en la vizaĝon kaj forte ŝin teni en la brakoj.

«Sed mem ne sciante tion», diris Marion kun kvieta rideto, «li akiris alian koron, ankoraŭ antaŭ ol mi havis koron, por donaci al li. Tiu ĉi koro — via, kara fratino — estis tiel plena je aldoniteco al mi, tiel memoferema kaj nobla, ke ĝi kaŝis sian amon kaj tenis ĝin sekrete de la okuloj de ĉiuj, ekster miaj okuloj — ha, kiaj okuloj estus tiel akrigitaj de amo kaj dankemeco! — kaj oferis sin por mi. Sed mi konis la profundecon de tiu ĉi koro. Mi konis la batalon, kiun ĝi elportis. Mi sciis, kiel alta kaj netaksebla estis por li la indo de tiu ĉi koro, kiel ajn forte li min amas. Mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj. Kion vi faris por mi, Grace, tion ĉi mi sciis, ke mi povos fari ankaŭ por vi, se mi volos. Mi neniam iris dormi, ne peteginte antaŭe Dion kun larmoj, ke Li donu al mi la forton por tio ĉi. Mi neniam iris dormi sen pensado pri la propraj vortoj de Alfred ĉe la adiaŭdiro, ke ĉiutage en homaj koroj estas farataj venkoj, en komparo kun kiuj tiuj ĉi kampoj de batalo tute perdas sian signifon. Kaj kiam mi ĉiam pli kaj pli pensadis pri la rifuziĝoj, kiuj ĉiutage estas renkontataj en la mondo kaj eĉ ne estas rimarkataj, tiam ankaŭ mi sentis, ke mia fariĝas al mi kun ĉiu tago pli facila! kaj Li, kiu nun rigardas en nian koron kaj scias, ke nenia guto da malĝojo aŭ doloro sin trovas en la mia, nenio ekster nemiksita feliĉo, Li donis al mi la forton por la decidiĝo fariĝi neniam la edzino de Alfred. Ke li fariĝu mia frato kaj via edzo, se mia agado povus alporti tiun ĉi feliĉan rezultaton, sed ke mi neniam (Grace, mi amis lin tiam profunde) estu lia edzino!»

«Ho, Marion! Ho, Marion!» murmuretis Grace.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Чудодей
Чудодей

В романе в хронологической последовательности изложена непростая история жизни, история становления характера и идейно-политического мировоззрения главного героя Станислауса Бюднера, образ которого имеет выразительное автобиографическое звучание.В первом томе, события которого разворачиваются в период с 1909 по 1943 г., автор знакомит читателя с главным героем, сыном безземельного крестьянина Станислаусом Бюднером, которого земляки за его удивительный дар наблюдательности называли чудодеем. Биография Станислауса типична для обычного немца тех лет. В поисках смысла жизни он сменяет много профессий, принимает участие в войне, но социальные и политические лозунги фашистской Германии приводят его к разочарованию в ценностях, которые ему пытается навязать государство. В 1943 г. он дезертирует из фашистской армии и скрывается в одном из греческих монастырей.Во втором томе романа жизни героя прослеживается с 1946 по 1949 г., когда Станислаус старается найти свое место в мире тех социальных, экономических и политических изменений, которые переживала Германия в первые послевоенные годы. Постепенно герой склоняется к ценностям социалистической идеологии, сближается с рабочим классом, параллельно подвергает испытанию свои силы в литературе.В третьем томе, события которого охватывают первую половину 50-х годов, Станислаус обрисован как зрелый писатель, обогащенный непростым опытом жизни и признанный у себя на родине.Приведенный здесь перевод первого тома публиковался по частям в сборниках Е. Вильмонт из серии «Былое и дуры».

Екатерина Николаевна Вильмонт , Эрвин Штриттматтер

Проза / Классическая проза
Епитимья
Епитимья

На заснеженных улицах рождественнского Чикаго юные герои романа "Епитимья" по сходной цене предлагают профессиональные ласки почтенным отцам семейств. С поистине диккенсовским мягким юмором рисует автор этих трогательно-порочных мальчишек и девчонок. Они и не подозревают, какая страшная участь их ждет, когда доверчиво садятся в машину станного субъекта по имени Дуайт Моррис. А этот безумец давно вынес приговор: дети городских окраин должны принять наказание свыше, епитимью, за его немложившуюся жизнь. Так пусть они сгорят в очистительном огне!Неужели удастся дьявольский план? Или, как часто бывает под Рождество, победу одержат силы добра в лице служителя Бога? Лишь последние страницы увлекательнейшего повествования дадут ответ на эти вопросы.

Жорж Куртелин , Матвей Дмитриевич Балашов , Рик Р Рид , Рик Р. Рид

Фантастика / Детективы / Проза / Классическая проза / Фантастика: прочее / Маньяки / Проза прочее
Я и Он
Я и Он

«Я и Он» — один из самых скандальных и злых романов Моравиа, который сравнивали с фильмами Федерико Феллини. Появление романа в Италии вызвало шок в общественных и литературных кругах откровенным изображением интимных переживаний героя, навеянных фрейдистскими комплексами. Однако скандальная слава романа быстро сменилась признанием неоспоримых художественных достоинств этого произведения, еще раз высветившего глубокий и в то же время ироничный подход писателя к выявлению загадочных сторон внутреннего мира человека.Фантасмагорическая, полная соленого юмора история мужчины, фаллос которого внезапно обрел разум и зажил собственной, независимой от желаний хозяина, жизнью. Этот роман мог бы шокировать — но для этого он слишком безупречно написан. Он мог бы возмущать — но для этого он слишком забавен и остроумен.За приключениями двух бедняг, накрепко связанных, но при этом придерживающихся принципиально разных взглядов на женщин, любовь и прочие радости жизни, читатель будет следить с неустанным интересом.

Альберто Моравиа , Галина Николаевна Полынская , Хелен Гуда

Эротическая литература / Проза / Классическая проза / Научная Фантастика / Романы / Эро литература / Современные любовные романы