Tuj post sinjoro Snitchey unu fremdulo eniris en la ĝardenon kaj restis apud la pordo, ne rimarkata de la aliaj; ĉar restis al ili tro malmulte da libera atento, kaj tiu ĉi malmulto sole kaj tute estis altirita de la ĝoja bruado de Clemency. Ŝajnis, ke li ne volas esti rimarkita, sed staris flanke kun mallevitaj okuloj; kaj lia vizaĝo montris malgajan esprimon (kvankam li cetere estis belfigura sinjoro), kiun la komuna gajeco faris ankoraŭ pli falanta en la okulojn.
Nur onklino Martha lin rimarkis kaj tuj aliris al li kaj parolis kun li. Baldaŭ poste ŝi denove aliris al Marion, kiu kun Grace kaj kun sia malgranda samnomulino formis ĉarman grupon, kaj murmuretis al ŝi ion en la orelon, kio, kiel ŝajnis, tiun ĉi surprizis; sed baldaŭ denove trankviliĝinte, ŝi alproksimiĝis kun la onklino al la fremdulo kaj komencis interparolon kun li.
«Sinjoro Britain», diris la advokato kaj eltiris advokate
paperon el la poŝo, «mi deziras al feliĉon. Vi estas nun la sola kaj plena proprulo de la libera posedaĵo, kiun ĝis nun havis en farmo kiel koncesiitan drinkejon konatan sub la nomo „ de muskato“. Via edzino perdis domon per mia kliento sinjoro Michael Warden kaj ricevas nun novan per li. Mi havos la plezuron en tiuj ĉi tagoj al la elekto peti pri voĉo.»[131]«Ĉu ĝi farus diferencon en la voĉo, se la elpendaĵo estos ŝanĝita, sinjoro?» demandis Britain.
«Tute ne», respondis la advokato.
«En tia okazo», diris sinjoro Britain kaj donis al li returne la dokumenton de donaco, «aldonu ankoraŭ la vortojn „kaj Fingringo“, kaj mi volas
«Kaj al mi», diris voĉo post li — ĝi estis la fremdulo, Michael Warden — «la enhavo de tiu sentenco alportu servon. Sinjoro Heathfield kaj doktoro Jeddler, mi povus al
ambaŭ alporti grandan doloron. Ke tio ĉi ne fariĝis, ne estis mia merito. Mi ne volas diri, ke mi ses jaroj estas pli saĝa aŭ pli bona. Sed en ĉiu okazo mi tiel longe pentis. Mi ne havas pretendon je indulga agado de flanko. Mi malbonuzis la gastamon de domo kaj ekkonis miajn mankojn — kun hontigo, kiun mi neniam forgesis, sed, mi pensas, ankaŭ ne sen utilo — de » — li rigardis Marionon — «kiun mi humile petis pardoni al mi, kiam mi ekkonis ŝian meriton kaj mian senindecon. Post kelkaj tagoj mi forlasos tiun ĉi lokon por eterne. Mi petas ĉiujn pardoni al mi. Kiel volas, ke la homoj al faru, tiel faru ankaŭ al ili! Forgesu kaj pardonu!»La
empo[132] — kiu rakontis al mi la lastan parton de tiu ĉi historio, kaj kiun mi havas la plezuron koni persone de ĉirkaŭ tridek kvin jaroj — sciigis min, malŝate sin apogante sur sian falĉilon, ke Michael Warden neniam forlasis Anglujon kaj sian domon ne vendis, sed malfermis ĝin denove kun konvena gastamo, kaj havis edzinon, la fieron kaj la honoron de la tuta ĉirkaŭaĵo, kun la nomo Marion. Sed ĉar mi rimarkis, ke la empo iafoje intermiksas faktojn, tial mi efektive ne scias, kiom mi povas kredi al ĝiaj[133] rakontoj.