«Mi provis ŝajnigi min indiferenta por li» — ŝi alpremis la vizaĝon de sia fratino al sia vango — «sed tio ĉi estis tro malfacila, kaj vi ĉiam estis lia fervora
. Mi provis komuniki al vi mian decidon, sed vi neniam volis min aŭskulti, neniam kompreni. La tempo de lia reveno alproksimiĝadis. Mi sentis, ke mi devas agi, antaŭ ol tiu ĉi ĉiutaga renoviĝos. Mi sentis, ke granda doloro en tiu momento ŝparus al ni ĉiuj longajn suferojn. Mi sciis, ke se mi forkuros antaŭ li, fine devas veni tio, kio nun«Mi tion ĉi en la lasta tempo iafoje timis!» ekkriis ŝia fratino kaj fariĝis morte pala. «Vi lin neniam amis kaj edziniĝis el oferemo!»
«Li tiam intencis», diris Marion altirante sian fratinon pli proksime al si, «sekrete forkuri en la eksterlandon. Li skribis al mi, klarigis al mi siajn cirkonstancojn kaj esperojn kaj proponis al mi sian manon. Li diris al mi, ke li rimarkis, ke mi ne ĝoje atendas la revenon de Alfred. Mi pensas, ke li opiniis, ke mia koro ne partoprenas en tiu ĉi ligo, aŭ ke mi lin antaŭe amis, sed nun lin
amas; aŭ ke mi penas kaŝi indiferentecon, dum mi ŝajnigas min indiferenta — per unu vorto, mi ĝin ne scias. Sed mi volis, ke Alfred kalkulu min tute perdita por li. Ĉu vi min komprenas, amata fratino?»Ŝia fratino atente rigardis al ŝi en la vizaĝon. Ŝajnis, ke ŝi sin trovas en necerteco.
«Mi
kun sinjoro Warden kaj konfidis min al lia honoro; mi diris al li mian sekreton en la vespero antaŭ lia kaj mia forkuro. Li fidele ĝin konservis. Ĉu vi min komprenas, mia amata?»Grace konfuzite rigardis ĉirkaŭen. Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.
«Amata fratino!» diris Marion, «kolektu viajn pensojn por unu momento: aŭskultu min. Ne rigardu min tiel strange. Estas landoj, kie tiuj, kiuj volas forpremi ribelan pasion aŭ kuraci profundan doloron de sia brusto, retiras sin en eternan solecon kaj disigas sin por eterne de la mondo kaj de ĝiaj sentoj. Se virinoj tion ĉi faras, ili akceptas la nomon, kiu estas al mi tiel kara en vi, kaj nomas sin fratinoj. Sed ekzistas ankaŭ fratinoj, Grace, kiuj sin movas sub la libera ĉielo de Dio kaj en la viva amaso da homoj, kie ili penas, kiom ili povas, alporti benon kaj fari bonon; kaj kun koro ankoraŭ freŝa kaj juna kaj ankoraŭ akceptemaj por feliĉo ili povas diri: la batalo longe pasis, la venko longe estas akirita. Kaj tia fratino mi estas! Ĉu vi min nun komprenas?»
la fratino rigide rigardadis Marionon kaj ne respondis.«Ho, Grace, amata Grace», diris Marion kaj ankoraŭ pli kore alpremis sin al la brusto, de kiu ŝi tiel longe estis disigita, «se vi ne estus feliĉa, kiel edzino kaj patrino, se mi ne trovus tie ĉi malgrandan samnomulinon, se Alfred, mia kara frato, ne estus via amanta edzo, kiel do mi tiam trovus la feliĉon, kiu nun apartenas al mi! Kiel mi tiun ĉi domon forlasis, tiel mi revenas. Mia koro konis nenian alian amon, mia mano
estas libera, mi estas via virga fratino, ne edzinigita, ne promesita; via malnova amanta Marion, en kies koro vi sola loĝas, sen konkurantoj, Grace!»Ŝi nun ŝin komprenis. La streĉo de ŝia vizaĝo malgrandiĝis; ŝia tuŝiteco sin elrompis per laŭta plorado; kaj kun larmoj ŝi falis al sia fratino sur la kolon kaj karesadis ŝin kiel infanon.
Kiam ili denove iom trankviliĝis, ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon, kaj Alfredon.
«Tio ĉi estas por mi malbona tago», diris la onklino Martha, ridetante tra larmoj, kiam ŝi ĉirkaŭprenis siajn nevinojn; «ĉar dum mi
ĉiujn faris feliĉaj, mi perdas amatan filinon; kaj kion povas al mi doni por mia Marion?»«Konvertitan fraton», diris la doktoro.
«Tio ĉi», respondis onklino Martha, «estas almenaŭ io en tia malsaĝa farso, kiel…»
«Mi petas vin», diris la doktoro penteme.
«Nu, mi ĝin akceptas», respondis la onklino. «Sed mi efektive multe perdas en tio ĉi. Mi ne scias, kio el mi fariĝo
sen mia Marion, post tio, ke ni seson da jaroj vivis kune.»«Vi devos loĝiĝi ĉe mi», diris la doktoro. «Ni certe pli ne malpacados.»
«Aŭ edziniĝi, onklino», konsilis Alfred.
«Mi efektive pensas», respondis la maljuna sinjorino, «ke estus ne malbone, se mi ĵetus okulon sur Michaelon Warden, kiu, oni diras, revenis, bonigita en ĉiu rilato. Sed ĉar mi lin konis jam kiel knabon kaj mi tiam ankaŭ jam estis ne tre juna, li eble povos min rifuzi. Tial mi pli volas iri al Marion, kiam ŝi edziniĝos (kio ja ne longe povas daŭri)[127]
, kaj ĝis tiu tempo mi restos ĉe mi mem. Kion«Mi havas grandan deziron diri, ke ĝi estas tute ridinda mondo, kiu enhavas nenion seriozan», diris la doktoro.