Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭa
ojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.Li eble pli bone plenumis sian homan difinon sur tiu ĉi malnova kampo de batalo, ol se li senlace laborus sur pli glora areno; kaj li estis feliĉa kun sia edzino Grace.
Kaj Marion? Ĉu
«La tempo rapide forflugis de tiu tempo, kara Grace», li diris — ili parolis pri tiu nokto; «kaj tamen ŝajnas, ke estas jam longe de tiu tempo. Ni kalkulas laŭ ŝanĝoj kaj okaziĝoj en ni, ne laŭ jaroj.»
«Sed ankaŭ jaroj pasis de la tago, kiam Marion nin forlasis», respondis Grace. «Ses fojojn, kara edzo, enkalkulante ankaŭ la hodiaŭan tagon, ni sidis tie ĉi en ŝia tago de naskiĝo kaj parolis pri ŝia tiel varmege sopirata kaj tiel longe prokrastata reveno. Kiam ĝi fine estos!»
Ŝia edzo rigardis ŝin atente, kiel la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj, kaj pli proksime altirante ŝin al si, li diris:
«Sed Marion diris al vi en ŝia letero de adiaŭ, kiun ŝi lasis sur la tablo kaj kiun vi tiel ofte legis, ke jaroj devas pasi, antaŭ ol ĝi
Ŝi elprenis la leteron el sia surbrusto, kisis ĝin kaj diris: «Jes!»
«Ke ŝi en la daŭro de tiuj ĉi jaroj, kiel ajn feliĉa ŝi estus, sopiros la tempon, kiam ŝi povos reveni kaj ĉion klarigi; kaj ke ŝi vin petas en espero kaj konfido fari tion ĉi saman. Tio ĉi estas en la letero,
vere, mia kara?»«Jes, Alfred!»
«Kaj en ĉiu letero, kiun ŝi skribis de tiu tempo?»
«
la lasta — antaŭ kelkaj monatoj — en kiu ŝi parolis pri vi kaj pri tio, kion vi tiam sciiĝis kaj kion mi hodiaŭ vespere devas aŭdi.»Li rigardis la sunon, kiu staris proksime al la horizonto, kaj diris, ke la difinita tempo estas la malleviĝo de la suno!
«Alfred!» diris Grace kaj metis la manon kore sur lian ŝultron; «estas io en la letero, kion mi neniam diris al vi. Sed hodiaŭ vespere, kara edzo, kiam tiu malleviĝo de la suno alproksimiĝas, kaj nia vivo kun la foriranta tago ŝajnas fariĝi pli solena kaj pli trankvila, mi ne povas teni ĝin sekrete.»
«Kio estas, amata?»
«Kiam Marion foriris de ni, ŝi skribis en tiu letero, ke kiel iam vi konfidis ŝin al mi, ŝi metas vin nun en miajn manojn, Alfred; ŝi jeĵuris min en la nomo de mia amo al ŝi kaj al vi, ke mi ne forpuŝu la amon, kiun, kiel ŝi scias, vi transportos sur min, kiam la nun ankoraŭ freŝa vundo estos sanigita, sed ke mi ĝin vigligu kaj redonu.»
«Kaj ke vi min denove faru feliĉa kaj kontenta homo, Grace. Ĉu ŝi tion ĉi ne skribis?»
«Ŝi volis min tiel fari benita kaj honorita per via amo!» estis la respondo de lia edzino, kiam li prenis ŝin en siajn brakojn.
«Aŭskultu min, mia amata!» li diris — «Ne tiel!» — kaj kun tiuj ĉi vortoj li kviete metis ŝian kapon sur sian bruston. «Mi scias, kial mi pri tiu ĉi loko en la letero neniam aŭdis. Mi scias, kial tiam nenia signo de tio ĉi montriĝis en vorto aŭ rigardo. Mi scias, kial Grace, kvankam mia vera amikino, tamen tiel malfacile lasis admoni sin fariĝi mia edzino. Jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj, kaj mi dankas
Ŝi ploris, sed ne el malĝojo, kiam li premis ŝin al sia koro. Post minuto li rigardis malsupren al la infano, kiu sidis apud ŝiaj piedoj kaj ludis kun korbeto plena je floroj, kaj li diris al ĝi: «rigardu, kiel ruĝa kaj ora estas la suno!»
«Alfred», diris Grace kaj rapide ekrigardis supren. «La suno malleviĝas. Vi ne forgesis, kion vi devis sciigi min, antaŭ ol ĝi malaperas.»
«Vi sciiĝos la veron pri la sorto de Marion, mia kara», li respondis.
«La tutan veron», ŝi varmege petis. «Sen pluaj kaŝoj. Tiel estis la promeso. Ne vere?»
«Tute vere», diris la edzo.
«Antaŭ ol la suno sin kaŝos en la tago de naskiĝo de Marion. Kaj vi vidas, Alfred, ĝi baldaŭ sin kaŝos».
Li metis la brakojn ĉirkaŭ ŝi, rigardis al ŝi firme en la okulojn kaj diris:
«Ne mi devas alporti al vi tiun ĉi sciigon, kara Grace. Ĝi venos de aliaj lipoj.»
«De aliaj lipoj!» ŝi mallaŭte ripetis.
«Jes. Mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas, kaj ke prepara vorto ĉe vi sufiĉas. Vi diris, ke la tempo venis. Ĝi venis. Diru al mi, ke vi estas sufiĉe forta, por elporti surprizon, skuiĝon: kaj la sciigonto atendas antaŭ la pordo.»
«Kia sciigonto?» ŝi diris. «Kaj kian sciigon li alportas?»