Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis», diris Clemency. «Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?»

Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.

«La fratino sekve estas edzinigita», rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: «Je kiu?»

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.

«Ĉu neniam aŭdis pri tio ĉi?» ŝi diris.

«Neniam, sed mi volus ĝin scii», li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

«Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti», diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. «Ĝi estus longa historio.»

«Sed mallonge rakontite?» diris la fremdulo.

«Mallonge rakontite», ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, «kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!» aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.

«Kaj tiel…», helpis la fremdulo.

«Kaj tiel», diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado. «Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis en la tago de ŝia naskiĝo — la tago morgaŭ revenos — tre , sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: „Grace, ĉu fari nian en la tago de naskiĝo de Marion?“ Kaj tiel fariĝis.»

«Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?» demandis la fremdulo.

«Jes», diris Clemency. «Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu.»

Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius, sub kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon — sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco — demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero — respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon — observadis la movadon de ŝiaj lipoj — divenadis per duonvoĉo «lakto kaj akvo», «ŝanĝo de la monato», «muso kaj nukso» kaj tamen nenion povis atingi.

Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.

«Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?»

Clemency balancis la kapon.

«Mi aŭdis», ŝi diris, «ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn[120]. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun…»

Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.

«Kaj kiun…» ripetis la fremdulo.

«Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi», diris Clemency, malfacile spirante.

«Kaj kiu estas tiu persono?» demandis la fremdulo.

«Sinjoro Michael Warden!» respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.

«Vi min konas ankoraŭ, sinjoro», diris Clemency, tremante de ekscititeco. «Mi ĝin vidis! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud si!»

«Jes, mi ĝin scias», li diris.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы