Читаем La batalo de l' vivo полностью

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: Envenu! Sur la brile verdaj kovriloj[108] de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo[109] kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.

En la pordo nun aperis modelo de mastro[110]; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj[111] kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako[112], la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.

Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. havis la nomon « de Muskato»[113]. Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la foliaro kaj tiaj samaj oraj literoj staris: «Benjamin Britain».

Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.

«Sinjorino Britain», diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, «forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo.»

Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. «Tute , kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia.»

Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.

«Oni devas zorgi pri », diris Benjamin. «Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas.»

La «pli bona duono» de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.

«Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi», diris Ben. «Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!»

Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido[114], jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.

«Vi longe forrestas, Clemency!» diris sinjoro Britain.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы