Читаем La batalo de l' vivo полностью

«La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi», diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. «Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!»

«Jes, jes!» diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.

«Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden», diris Clemency meditante, «faris mian malnovan oficon.»

«Kaj alportis al vi edzon», diris sinjoro Britain.

«Nu jes», respondis Clemency, «kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki.»

«La homo estas sklavo de la kutimo», diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. «Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!»

«Jes, efektive!» ekkriis Clemency. «Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben.»

«Ne, ne, ne», respondis Ben kun memkonscia modesteco. «Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo.»

«Ho jes, Ben»[119], diris lia edzino kun koreco; «mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!» — ŝi denove rigardis la folion — «kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?»

«Jes, vi ĝin rakontis», rimarkis ŝia edzo.

«Kaj doktoro Jeddler», daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, «en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!»

«Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?» demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.

«Mi tion ĉi ne scias», diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. «Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj.»

Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.

Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. «Ĉu volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro.»

«Mi dankas», diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. «Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?»

«Ho, se plaĉas al », respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. «Kion ordonas, sinjoro?»

Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.

«Tre bela peco da tero, sinjoro», rimarkis sinjoro Britain.

Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency’n kun tiu sama esplora sciemeco, kiel antaŭe. «Vi demandis…», li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn.

«Kion deziras, sinjoro», respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.

«Se volas doni al mi gluton da elo», li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, «kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al al teo, mi estos al tre danka.»

Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:

«Nova domo, ne vere?»

«Ne tre nova, sinjoro», respondis sinjoro Britain.

«Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj», diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.

«Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler», demandis la fremdulo. «Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. — Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?»

«Ho jes, sinjoro», diris Clemency.

«Ĉu li forte ŝanĝiĝis?»

«De kiam, sinjoro?» respondis Clemency kun aparta akcento.

«De la tago, kiam lia filino lin forlasis.»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы