Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Jes, sinjoro», respondis Clemency. «Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace — kuru al sinjoro Alfred — kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!»

«Restu!» diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. «Kion volas fari?»

«Sciigu ilin, ke tie ĉi estas, sinjoro», petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. «Sciigu ilin, ke de lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon… kaj ankaŭ sian malnovan servantinon, mi» — ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston — «ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru!»

Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.

«Aŭ eble», diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, «eble ŝi nun estas tie ĉi; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas , sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas , sinjoro, lasu min al ŝi!»

Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.

«Mi ne pensas, ke ŝi povus scii», daŭrigis Clemency, «kiel sincere ili pardonis al ŝi; kiel forte ili ŝin amas; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu ŝin alkondukis?»

«Ne», li diris, balancante la kapon.

Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis.

Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas![121] Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.

En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.

«Mia Dio, sinjoro Warden!» diris la advokato kaj tiris lin flanken, «kia vento…» — li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini — «…alportis tien ĉi?»

«Malbona, mi timas», li respondis. «Se povus aŭdi, kio tie ĉi antaŭ momento sin agis… kiel mi devas fari neeblan… kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malĝojon!»

«Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial iris ĝuste tien ĉi?» diris Snitchey.

«Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro? Sendinte mian servanton al , mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en tiu ĉi malnova ĉirkaŭaĵo; kaj , mi volis antaŭ la urbo antaŭe renkontiĝi kun . Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ĝin laŭ konduto, ke povas tion ĉi diri al mi. Se ne estus malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion scii.»

«Nia singardeco!» diris la advokato. «Parolante al en la nomo de mi mem kaj de Craggs — benita memoro—» li rigardis la krepon sur sia ĉapelo kaj balancis la kapon — «sinjoro Warden, kiel povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi tiun ĉi , ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo…»

«Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos», interrompis lin sinjoro Warden, «kaj mi tenis mian promeson.»

«Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj, inter kiuj ankaŭ estis. Ne konvenis al ni demandadi pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.»

«Per kiu?» demandis la kliento.

«Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.»

«Kaj ĝin ankaŭ scias?» diris la kliento.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы