«Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!» ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; «ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu![115]
Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?»«Sanaj kaj viglaj, Clemency.»
«Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!» diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. «Donu al mi kison, maljuna!» Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. «Mi pensas», diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, «mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj —
funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, .»«Mi tuj tiel pensis», rimarkis Britain.
«Jes. Li diris,
, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn.»La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.
«Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?» diris Clemency.
«Certe», respondis sinjoro Britain. «Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon.»
«Ne»[104]
, diris Clemency. «Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto[116] — ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?»«Tio ĉi estas tre bone», diris Ben.
«Mi ĝojas, ke vi estas kontenta», ekkriis lia edzino. «Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!»
«Kio tio ĉi estas?» diris
kaj rigardis la folion.«Mi ne scias», respondis lia edzino. «Mi ne legis eĉ unu vorton.»
«Vendo per
«Tion ĉi ili ĉiam aldonas», diris Clemency.
«Jes, sed ne ĉiam tion ĉi», li respondis. «Rigardu: „sinjora domo“
„konstruoj mastraj“, „parko kaj ĝardeno“ „sinjoroj Snitchey kaj Craggs“ „la senŝulda bieno de Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon“!»«Pro forveturo en la eksterlandon!» ripetis Clemency.
«Jen tio ĉi staras», diris sinjoro Britain. «Rigardu tien ĉi.»
«Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!» diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. «Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben.»
Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi.
tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.Kvankam la mastro de «La
de Muskato» havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastron kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo[118]
de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke