Читаем La batalo de l' vivo полностью

Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.

«Clemency», li diris, «ĉu vi min jam konas?»

«Ne eniru», ŝi respondis, barante al li la eniron. «Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!»

«Kio estas?» li ekkriis.

«Mi ne scias. Mi… mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu vi aŭdas?»

Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.

«Grace!» Li retenis ŝin per la brako. «Kio estas? Ĉu ŝi mortis?»

Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

«Kio estas?» ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. «Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?»

Oni aŭdis murmuron: «Ŝi forkuris!»

«Forkuris!» li ripetis.

«Forkuris, kara Alfred!» diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. «Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis… petas, ke ni pardonu al ŝi… kaj forkuris.»

«Kun kiu? Kien?» li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.

La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.

Parto tria

De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.

Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe , nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo , kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы