Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Infano, infano!» kviete diris la doktoro. «Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!»

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin[99]; multaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. «Mia Dio, kie havas edzon?» demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.

«La malbenita », diris sinjoro Craggs.

«Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Li estas… li estas… malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon», diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

«Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!» diris sinjorino Snitchey.

«Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero», diris sinjorino Craggs.

Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj iloj.

«Mi miras, ke vi povis veni, Craggs», diris lia edzino.

«Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe», diris sinjorino Snitchey.

«La tiel okupas ilian tutan tempon», diris sinjorino Craggs.

«Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi», diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs’on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace’n, kiun li tuj salutis.

«Bonan tagon, sinjorino», diris Craggs. «Vi estas belega. Via… fraŭlino fratino, fraŭlino Marion estas…»

«Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs.»

«Jes … mi … ĉu ŝi estas tie ĉi?» demandis Craggs.

«Tie ĉi! Ĉu ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon», diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis[100], kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj[101] murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la ; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la foliojn, , kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj[102] fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l’ kameno.

Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.

«Ĉu li foriris?» li demandis.

«Silente!» diris Snitchey. «Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li … Ahem![103]»

La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы