Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste», diris sinjoro Craggs. «Li jam parolis pri tio, mi pensas?»

«Eĉ ne unu vorton!»

«Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?»

«Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!» Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu tute ruĝa kaj ekscitita.

«Kion pensas», diris Craggs, «pri la…»

«Silente!» avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. «Mi komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?»

«Ankoraŭ ne», diris sinjoro Craggs, «oni lin atendas ĉiun minuton».

«Bone», — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — « estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs.»

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la iletoj laŭte sonis.

«Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?»

«Per kio kontentigita, mia kara?» demandis sinjoro Snitchey.

«Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo», respondis lia edzino. «Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera.»

«Mi jam tiel longe kutimis», diris sinjorino Craggs, «vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera.»

«Kara edzino», diris sinjoro Craggs, «via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco.»

«Ne»[104], respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn iletojn. «Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon.»

«Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara», diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, «la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias …»

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.

«Kiun, kara edzino?» demandis sinjoro Snitchey.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Ne,[105] mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo.

«Ne, ne»,[106], diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. «Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan „mem“…»

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

«Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn», daŭrigis sinjorino Snitchey, «kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, — tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!»

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre . Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: «kial ne invitas alian?» aŭ: «mi scias, ke estos kontenta, se mi rifuzos», aŭ: «mi miras, ke ekster la povas danci», (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы