«Certe», respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.
«Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!»
«Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi!» diris Clemency.
«Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj ali
», daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, «ĉar mi ĉiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo.»«Efektive!» ekkriis mirante Clemency.
«Jes», diris sinjoro Britain; «du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo — per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la
de muskato.»Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.
«Lig-ita», li serioze aldonis, «kun fingringo».
«Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?» rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton. «Tia kerna diro,
vere?»«Mi cetere ne scias», diris sinjoro Britain, «ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras.»
«Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis», diris Clemency.
«Ha!» diris sinjoro Britain. «Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!»
Tute ne ofendiĝante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: «Ne, mi ankaŭ tiel pensas»[86]
.«Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi», diris sinjoro Britain.
«Ho mi pensas, vi estas prava», diris Clemency. «Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas».
Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. «Kiel naiva vi estas, Clemency», li aldonis
ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.«Sed mi tamen vin amas», diris sinjoro Britain; «vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.»
«Efektive!» respondis Clemency. «Nu, tio ĉi certe estas tre bon
de via flanko.»«Jes, jes», diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por elbati; «mi vin ne forlasos. Aŭskultu! estas stranga bruo!»
«Bruo!» ripetis Clemency.
«Paŝoj ekster la domo. Sonis, kvazaŭ iu desaltas de la muro.»
«Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito?»
«Ho, nun ili ĉiuj iris dormi.»
«Ĉu vi nenion aŭdis?»
«Ne
!»Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis.
«Mi ion diros al vi», diris Benjamin kaj deprenis lanternon; «mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi ir
s dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy.»Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris «tre povas esti», sed tamen eliris, armita de la fero de forno[87]
kaj lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn.«Estas tiel silente, kiel sur la tombejo», diris Clemency, rigardante post li; «kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige!»
Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila figuro[88]
al ŝi proksimiĝis. «Kiu tie?»«Silentu!» murmuretis al ŝi ekscitite Marion. «Vi min ĉiam amis,
?»«Amis? infano! Certe!»
«Mi
scias. Kaj mi povas al vi konfidi, vere? Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi«Jes»[89]
, diris Clemency kore.«Iu estas ekster la domo», diris Marion kaj montris al la pordo, «kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!»
Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis
figuron, starantan antaŭ la pordo.«En minuto
povas esti malkaŝita»[90], diris Marion. «Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos.»Li salutis ŝin per la mano kaj malaperis.
«Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi!» diris Marion kun maltrankvila rapideco. «Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun
. Ho, ne perfidu min!»