Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Alfred, kompreneble», diris la doktoro. «Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino.»

«Efektive tiel estis?» trankvile diris Grace.

«Kiel, vi ĝin pli ne memoras?» demandis la doktoro.

«Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras», ŝi respondis, «sed nur apenaŭ. Estas tro longe de tiu tempo.» Kaj kudrante ŝi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.

«Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon», ŝi diris, donante al la interparolo alian direkton; «kaj tio ĉi ests bela tempo por ni ĉiuj. Mia trijara ofico estos baldaŭ finita, Marion. Vi faris ĝin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li eĉ unu fojon ne bezonis mian subtenon. Ĉu mi povas ĝin al li diri, mia kara?»

«Diru al li, amata Grace», respondis Marion, «ke neniam ŝuldo[82] tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun ĉiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!»

«Tion ĉi mi ne povas al li diri», respondis ŝia fratino, ŝin ĉirkaŭprenante; «miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li sufiĉe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi.»

Ŝi nun reprenis sian laboron, kiun ŝi estis formetinta el la mano, kiam ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l’ koro, kaj ŝi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plaĉis al la doktoro. Kaj la doktoro, sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanaĵoj de la vana mondo tiuj ĉi almenaŭ estas sufiĉe belaj.

Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la ĉambro ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune, ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj.[83] Sed en tiu ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.

«Nu, Clemency», diris Britain, «kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?»

Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa kaj pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga. , kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.

«Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs», li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.[84]

«Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!»

«Dio!» respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: «Mi volus ke mi estu, Britain!»

«Kio?»

«Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi!»

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis.

«Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi», li diris; «malfeliĉa Clemency!»

Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li.

«Jes», ŝi konsentis, «mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere?»

«Vi neniam edziniĝos, kompreneble», diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon.

«Vi efektive pensas, ke ne?» diris Clemency tute senkulpe[85].

Sinjoro Britain balancis la kapon. «Nenia espero por tio ĉi!»

«Pripensu nur!» diris Clemency. «Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain; ne vere?»

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed... jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.

«Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!» ekkriis Clemency.

«Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos», diris Benjamin, «certe ne».

«Sed ŝi ne vivus tiel feliĉe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon», diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, «se mi antaŭe ne estus — ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo: vere, Britain?»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы