«Sekve aŭskultu, Snitchey», li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, «kaj
, Craggs» — li prenis lin ankaŭ per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li — «mi ne demandas de konsilon. Vi faras tre prave, ke tenas de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime, ĉar ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel , povus sin enmiksi en ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone kion nur povas, ĉar komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos.»«Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs?» diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
«Mi ankaŭ pensas», diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.
«Vi ne devas tion ĉi aŭskulti», respondis ilia kliento. «Mi ĝin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion’on, volas liberigi de io, la proksimiĝadon de kio ŝi — kiel mi
«Post unu semajno», diris Snitchey. «Sinjoro Craggs?…»
«Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus», respondis Craggs.
«Post unu monato», diris la kliento, observinte
vizaĝojn. «De hodiaŭ post monato mi forveturos.»[78]«Ĝi estas tro longa tempo», diris Snitchey; «tro longe. Sed ĝi tiel restu.» («Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn», murmuris li al si mem.) «Ĉu
volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!»«Bonan nokton!» respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. «Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo!»
«Gardu
sur la ŝtuparo, sinjoro!» diris Snitchey; «ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!»«Bonan nokton!» respondis sinjoro Warden.
kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.«Kion
diras al tio ĉi, sinjoro Craggs?» diris Snitchey.Sinjoro Craggs balancis la kapon.
«Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras», diris Snitchey.
«Jes, jes», diris sinjoro Craggs.
«Eble li trompiĝas», daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; «sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi», diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj
kandelon, «kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli la karaktero de ŝia fratino.»«Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion», rimarkis Craggs.
«Mi efektive ion donus», diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, «se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie,[79]
ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros«Nenion pli», respondis Craggs.