Читаем La batalo de l' vivo полностью

La de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti.[55] Siajn interparolojn ili havadis en posta ĉambro sur la unua etaĝo, kun malalta plafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo[56] de sia granda hararo[57] faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste[58], dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.

Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs.

«Kun via Snitchey»[59], iafoje diradis la last dirita sinjorino al sinjoro Craggs, «mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi.»

Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili tamen entute estis tre bonaj amikoj[60]; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la , kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.

Kaj tamen de tiu ĉi Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis[61] sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis[62], la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l’ matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.

Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribit «[63] Michael Warden», ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de Michael Warden staris ne tre bone.

«Jen estas ĉio», diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. «Mi vidas plu nenian helpon.[64] Plu nenian helpon.»

«Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita?» diris la kliento kaj suprenrigardis.

«Ĉio», respondis sinjoro Snitchey.

«Nenio restas por fari, diras?»

«Absolute nenio», estis la respondo de la advokato.

La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.

«Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, pensas?» li komencis post minuto denove.

«En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand- kaj », respondis sinjoro Snitchey.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы