Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie
Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata ĉe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon — la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero aŭ devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimiĝis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antaŭe trarigardi antaŭ ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribaĵo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io ĥina) kaj turni la folion, por vidi, ĉu sur la dua paĝo ne estas skribita io danĝera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaŭ rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ĝin forlasi. Mi ne rakontos ankaŭ, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido ĉe la penso, ke ŝi estas persono grava, metis sin per siaj ambaŭ kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaŭ ol ŝi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj ŝi bezonis tre multe da inko kaj kiujn ŝi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l’ vivo.
«Britain!» diris la doktoro, «kuru al la pordo de l’ ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred.»
«Jes, sinjoro, jes!» vive rediris la junulo. «Kara Grace! unu sekundon! Marion — tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo — ne forgesu tion ĉi! Mi metas Marion’on en viajn manojn.»
«Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido», diris Grace.
«Mi kredas ĝin, Grace», respondis Alfred. «Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii? Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon!»
«Tiel vi pensas?» rediris ŝi kun trankvila rideto.
«Kaj tamen, Grace… fratino, mi preskaŭ dirus.»
«Diru ĝin!» ŝi lin vive interrompis. «Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie.»
«Tiel, fratino», diris Alfred, — «kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ŝin{*}
[50] ne pro mi forprenus.»«La kaleŝo estas sur la altaĵo!» ekkriis Britain.
«La tempo pasas, Alfred», admonis la doktoro.
Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto.
«Mi diris al Grace, kara Marion», li diris, «ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante konfidas al ŝi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaŭ ni staros la bela estonteco de nia [ge]edza vivo, tiam ĝi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace’on feliĉa, antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin.»
La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi tenis ĉirkaŭprenite sian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.