Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Bone, bone!» diris la doktoro, «mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l’ batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi».

Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.

«Ne je !» diris Britain.

«Je kiu do?»

«Je la homaro», diris Britain. «Jen estas la amuzaĵo.»

«En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!» ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. «Ĉu scias, kie estas? Ĉu volas esti forpelita?»

«Mi nenion scias», diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. «Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion.»

Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand- (Great Britain)[40], kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon{*} — prezentis sian efektivan staton de l’ animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar[41] aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la ero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero[42]. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l’ animo kaj forte ilin malestimis.

«Sed kun[43] tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred», diris la doktoro. «Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis instrui la latina lernejo tie ĉi kaj lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, nun eniras en la mondon. La unua parto de tempo de provado, kiun difinis mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!»

«Se mi ĝin faros … Sed scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun ?» diris Alfred ridante.

«Mi scias nenion de tia speco», respondis la doktoro. «Kion pensas pri tio ĉi, Marion?»

Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri — sed ŝi ĝin ne diris — ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.

«Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi», parolis plu la doktoro; «sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni.»

«Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas», diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; «kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun , doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu scias legi, sinjorino Newcome?»

«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», diris Clemency.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы