«Kaj kiam la tempo venos,
ĝi iam devas veni», diris Alfred — «mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉiĈiam ankoraŭ la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.
«Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj», diris Alfred, «tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata — precipe tiu ĉi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaŭ.»
«La kaleŝo veturas tra l’ arbaĵo», ekkriis Britain.
«Jes! Mi estas preta — kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis; tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados kiel triobla tago de naskiĝo. Ne vere, mia kara?»[51]
«Jes!» diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. «Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ. Kaj Dio vin gardu!»
Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis, ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.
«Adiaŭ, Alfred!» diris la doktoro. «Paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu en tiu ĉi… ha, ha, ha! — Vi scias, kion mi volas diri — pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu ĉi sama malsaĝa stato de l’ animo, mi kontraŭ
kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.»«Sur la ponto!» ekkriis Britain.
«Ĝi venu!» diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. «Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel
nur povos! Adiaŭ, sinjoro Snitchey! Adiaŭ, sinjoro Craggs!»«Ĝi venas jam!» ekkriis Britain.
«Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco — vian manon, Britain — Marion, mia plej kara koro, adiaŭ! Fratino Grace, ne forgesu!»
La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.
La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.
«Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara», diris Grace. «Via fianĉo, mia koro. Rigardu!»
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.
«Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas
rigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron.»Parto dua
Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan
[52] sur la malnova kampo de l’ batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj{*} — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio[53], kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la azeto[54] estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri la plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.