«Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro[65]
, ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?» daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la
.«Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj», diris la kliento. «Hm!»
«Ne ruinigita, sinjoro Warden», respondis Snitchey. «Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke
faris ĉion, kion povis[66], tion ĉi mi devas diri, sed ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado…».«Al la diablo kun[67]
la sinlimigado», diris la kliento.«Sinjoro Craggs,
permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas.»Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris:
«Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?»
«Kiel longe?» ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; «en bonaj manoj — ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs — ses aŭ sep jarojn».
«Ses aŭ sep jarojn ne manĝi!» diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.
«Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara», diris Snitchey. «En la daŭro de tiu ĉi tempo
povus sole per jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al .»«Kion do
al mi konsilas?»«Sinlimigadon», ripetis Snitchey. «Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus
propraĵon. Sed en tiu okazo devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas al eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden.»«Kelkajn centojn da funtoj?» diris la kliento. «Kaj mi foruzadis milojn!»
«Tion ĉi», respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, «tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi», ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon.
La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.
«En la vero, mia estimata[68]
amiko…»Sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: «Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.»
«Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi», diris la kliento. «En la vero, miaj estimataj amikoj», — li
sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon — «ankoraŭ tute ne scias, kiel malbone estas al mi.»Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.
«Mi estas ne sole terure enŝuldigita», diris la kliento, «sed ankaŭ terure…».
«
?»[69] ekkriis Snitchey.«Jes!» diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante
«Kaj ne en heredantinon?» demandis Snitchey.
«Ne en heredantinon.»
«Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?» daŭrigis demandadi la advokato.
«Ne riĉa, kiom mi scias — esceptinte je beleco kaj virto.»
«Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?» diris sinjoro Snitchey kun akcento.
«Kompreneble!»
«Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.
«Tamen!»[70]
respondis la kliento.«Ne en
pli junan filinon?» demandis Snitchey.«Tiel estas!»[71]
estis la respondo de sinjoro Warden.«Sinjoro Craggs», diris Snitchey tre faciligite, «
permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al , sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone.»«Ni scias tion ĉi bone», ripetis Craggs.
«Mi eble ankaŭ scias», estis la respondo de la kliento. «Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke vi estas spertaj homoj, kaj vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?»
«Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso», diris sinjoro Snitchey, «kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj…».
«Okazoj!» interrompis lin senpacience la kliento. «Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol
juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?»