«Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente», diris Snitchey balancante la kapon. «Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l’ vivo», — li denove balancis la kapon, — «mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu
havas ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon.»Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.
Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen
ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi kraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.«Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo», legis Marion el la libro, «kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo…»
«Kara Marion!» diris Grace.
«Mia museto!»[80]
ekkriis la patro, «kio estas al vi?»Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.
«De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!»
«Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere», diris Grace — ĉar ŝi ploris.
«Mi ne povas», ŝi rediris kaj kovris la libron. «La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!»
La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.
«Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!» diris doktoro Jeddler. «De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, — kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita — el paperaĵo kaj inko. Kio estas?»
«
estas mi, sinjoro», diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.«Kio estas al