Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Ho, mia Dio, nenio al mi estas», respondis Clemency — kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.

«Ho, nenio al mi estas», diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, «sed … venu iom pli proksime, sinjoro!»

Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.

«Vi diris, ke mi donu al neniun, kiam ŝi[81] apudestas, scias», diris Clemency.

Iu fremda en la familio, laŭ ŝia stranga okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke «neniun» signifas, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en poŝoj — ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta — ellevis leteron.

«Britain preterveturis», ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, «kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A.H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo — mi havis matene du kulerojn en la poŝo … Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas.»

Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciiĝi la novaĵon ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.

«Venu, knabinoj!» ekkriis la doktoro. «Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia… sed ni silentu pri tio ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos!»

«Baldaŭ!» ekkriis Marion.

«Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!» diris la doktoro kaj pinĉis al ŝi la vangon. «Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! „Mi volas fari al ŝi surprizon“, li tie ĉi skribas. Sed tio ĉi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton.»

«Baldaŭ!» ripetis Marion.

«Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel senpacienco pensas», respondis la doktoro; «sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato».

«De hodiaŭ post unu monato», mallaŭte ripetis Marion.

«Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj», diris per gaja voĉo ŝia fratino Grace, kiu gratulante ŝin kisis. «Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis».

Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo, tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.

Kaj ankoraŭ io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera entuziasmo — tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.

Doktoro Jeddler malgraŭ sia filozofio — kiun li ĉiam en la praktiko forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj — ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.

«Ho, estis ankoraŭ tempo», diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, «kiam ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras?»

«Ho jes», ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.

«De hodiaŭ post unu monato!» diris la doktoro meditante. «Ŝajnas kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?»

«Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis», diris Marion: «Grace estis por mi ĉio, eĉ tiam, kiam ŝi ankoraŭ mem estis infano.»

«Tre vere, mia kateto, tre vere», respondis la doktoro. «Ŝi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta saĝa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; eĉ jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton.»

«Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona», ridis Grace, diligente laborante. «Kia punkto ĝi estis, patro?»

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы