Читаем La batalo de l' vivo полностью

«Mi pensas, sinjoro», diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, «mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj — kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias — la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio scias kiom da subsangaĵoj[72] antaŭ la muro de l’ ĝardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler — nia kliento, sinjoro Craggs.»

«Kaj sinjoro Alfred Heathfield — ankaŭ speco de kliento, sinjoro Snitchey», diris sinjoro Craggs.

«Kaj sinjoro Michael Warden, ankaŭ speco de kliento», trankvile aldonis la gasto, «kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dek du jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kuŝas la fruktoj kaj ankaŭ rimedoj por penti kaj fariĝi pli prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si.»

«Efektive, sinjoro Craggs?» komencis Snitchey.

«Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs» interrompis ilin la kliento. «Vi konas rilate klienton, kaj scias ankaŭ certe, ke ne estas necesigitaj miksi en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al . Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni».

«Li ne povos, sinjoro Craggs», diris Snitchey, videble tre maltrankvile. «Ĝi ne povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al sinjoro Alfred».

«Efektive?» diris la kliento.

«Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li», certigis Snitchey.

«Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi», diris sinjoro Warden. «Ŝi amus lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis».

«Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio ŝin igus, sinjoro»? demandis Snitchey.

«Kial — mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ĝin komprenigi», diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe; «sed mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis — se oni entute tiel provas tion ĉi nomi — kaj eble ŝi pentis. Eble — ĝi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco — eble ŝi enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin».

«He, he! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs», diris Snitchey kun embarasa rido, «jam konis ŝin ja kiel tre malgranda infano

«Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li», trankvile daŭrigis la kliento, «kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj — aŭ estas alporta antaŭ ŝiajn okulojn de sia ĉevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksteraĵo — ĝi denove sonos fanfarone, sed, pro l’ honoro, mi tiel ne pensas — povos ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred».

La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. «Tio ĉi estas danĝera diboĉisto», diris al si la homokonanta advokato, «kiu la vivigan fajron, mankantan al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino»[73].

Перейти на страницу:

Похожие книги

Солнце
Солнце

Диана – певица, покорившая своим голосом миллионы людей. Она красива, талантлива и популярна. В нее влюблены Дастин – известный актер, за красивым лицом которого скрываются надменность и холодность, и Кристиан – незаконнорожденный сын богатого человека, привыкший получать все, что хочет. Но никто не знает, что голос Дианы – это Санни, талантливая студентка музыкальной школы искусств. И пока на сцене одна, за сценой поет другая.Что заставило Санни продать свой голос? Сколько стоит чужой талант? Кто будет достоин любви, а кто останется ни с чем? И что победит: истинный талант или деньги?

Анна Джейн , Артём Сергеевич Гилязитдинов , Екатерина Бурмистрова , Игорь Станиславович Сауть , Катя Нева , Луис Кеннеди

Фантастика / Проза / Классическая проза / Контркультура / Малые литературные формы прозы: рассказы, эссе, новеллы, феерия / Романы