«Kia pafaro!» ekkriis Alfred kaj haltis. «Kaj… unu — du — tri… sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l’ vivo. Mi ĝojas, ke
ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua — mia kara, bona Grace — tial mi eltenos kontraŭ ĉiuj!»«Permesu, sinjoro, mi estis la unua», diris Clemency Newcome. «Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l’ mateno. Mi estis interne en la domo.»
«Estas vere! Clemency estis la unua», diris Alfred. «Tiel mi kontraŭmetos al
Clemency’on.»«Ha, ha, ha! — por
kaj Craggs», diris Snitchey. «Kia kontraŭmeto!»«
eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi », diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. «Kie estas la … mia Dio!»Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la
fratinoj, kaj … Sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras al si tro facila.Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred’on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto.
«Viandon?» diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon.
«Jes», respondis la advokato.
«
«Malgrasan kaj brunan[38]
», respondis ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiu ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: «Mi pensis, ke li sufokiĝos!»«Nun, Alfred», diris la doktoro, «kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo».
«Dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo», diris Snitchey kaj Craggs, kiuj ŝajne tute ne pensis ankoraŭ pri ĉesado.
Kvankam Alfred ne matenmanĝis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis:
«Kiel
ordonos, sinjoro!»«Se povus esti io serioza», komencis la doktoro, «en tiu ĉi…»
«…farso, sinjoro», plenigis Alfred.
«…en tiu ĉi farso», daŭrigis la doktoro, «ĝi estus tiu ĉi kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu ĉiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien ĉi.»
«Ho jes[39]
, doktoro Jeddler», diris la junulo. «Ĝi bone apartenas tien ĉi, tion diras al mi mia koro tiun ĉi matenon, kaj ankaŭ la tion al dirus, se volus ĝin aŭskulti. Mi forlasas hodiaŭ domon; mi ĉesas hodiaŭ esti zorgato; ni disiĝas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco», — li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj Marion’on, kiu sidis apud li — «ligiloj tiel riĉaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion ĉi esprimi. Vi vidas», li aldonis gaje, « vidas, doktoro, estas ankoraŭ greno da seriozaĵo en tiu ĉi granda malsaĝa amaso da polvo. Hodiaŭ almenaŭ ni konfesu, ke ekzistas ankoraŭ greneto da seriozaĵo».«Hodiaŭ!» ekkriis la doktoro. «Aŭskultu, aŭskultu! ha, ha, ha! Hodiaŭ pli ol en ĉiuj tagoj en la malsaĝa jaro. Hodiaŭ, kiam tie ĉi havis lokon la granda batalo? Sur tiu ĉi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie ĉi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraŭ en mia juneco, post multaj generacioj, tie ĉi estis elfosita tuta mortintaro da ostaĵoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen eĉ cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; eĉ cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion ĉi faris! Eĉ kvindek homoj ne fariĝis pli feliĉaj per la gajno kaj perdo. Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo!» diris la doktoro ridante. «Tia mondo!»
«Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza», diris Alfred.